Patrick Joseph "Pat" BUCHANAN ([bjuKENin]; naskiĝis la 2-an de novembro 1938), estas usona prakonservisma politika komentisto,[1] verkisto, eseisto, politikisto kaj prezentisto. Buchanan estis altranga konsilanto por usonaj prezidentoj Richard Nixon, Gerald Ford kaj Ronald Reagan. Li klopodis gajni la Respublikanan prezidentan nomumon en 1992 kaj 1996. En 2000 li kandidatiĝis per la bileto de la Reforma Partio. Dum tiu elekto, la konfuza balotilo en Florido kaŭzis, ke multaj demokratoj, kiuj voĉdonus por Al Gore, erare voĉdonis por li anstataŭe. Klopodo por rekalkuli la balotajn rezultojn estis ĉesigitaj de la Supera Kortumo de Usono, tiel oficiale certigante la elekton de George W. Bush.

Pat Buchanan
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1938 (1938-11-02) (85-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato GeorgetownUniversitato Kolumbio vd
Partio Respublikana PartioReforma Partio de Usono vd
Profesio
Okupo kolumnisto • ĵurnalistoparoladverkistopolitikistoentreprenisto • verkisto de nefikcio vd
Verkado
Verkoj The Death of the West vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li kunfondis la gazeton The American Conservative (la usona konservisto) kaj starigis fondaĵon nome The American Cause. Li aperis en Human Events, National Review, The Nation kaj Rolling Stone. Ĝis februaro 2012 li estis komentisto en la televidreto MSNBC, inklude la programo Morning Joe, kaj li nun estas komentisto en Fox News. Buchanan estas regula aperanto en The McLaughlin Group ekde la 1980-aj jaroj. Liaj politikaj starpunktoj ĝenerale povas esti priskribataj kiel prakonservismaj.

Buchanan skribis en The New York Post en 1990, ke ne eblis ke 850 000 judoj estis mortigitaj ĉe Treblinka.[2] Li iam argumentis, ke Treblinka "ne estis mort-koncentrejo sed transportejo, uzata kiel pasiga punkto por prizonanoj," kvankam la ĝenerala konsento estas, ke pli ol 900 000 judoj mortis tie.[3] Kiam George Will defiis lin pri tio en televido, Buchanan ne respondis. En 1991 William F. Buckley, Jr. verkis 40 000-vortan artikolon por National Review, diskutante la antisemitismon de iuj konservismaj komentistoj kaj grandparte koncentrante sin al Buchanan. Li konkludis: "Mi trovas neeble defendi Pat Buchanan kontraŭ la akuzo, ke tio, kion li faris kaj diris dum la ekzamenata periodo estis antisemitisma."[4][5]

Referencoj redakti

  1. "Unpatriotic Conservatives" Arkivigite je 2010-01-08 per la retarkivo Wayback Machine David Frum, April 7, 2003 National Review
  2. http://www.fpp.co.uk/BoD/origins/Demjanjuk/Buchanan1990.html
  3. Lichtblau, Eric, (2015) The Nazis Next Door, How America Became a Save Haven for Hitler's Men, p. 194, eldonita de Houghton, Mifflin, Harcourt, Boston
  4. Is ‘Pat’ Buchanan anti-semitic?]
  5. "Buckley’s In Search of Anti-Semitism", The New York Times, 2000-07-16.