Pata Negra (nigra kruro, rilate al la plej bonkvalita ŝinko) estis hispana muzik-grupo de flamenko fondita, en 1978, en la kvartalo "las 3000 Viviendas" (la tri mil loĝejoj) de Sevilo kaj estrita de la ciganaj fratoj Raimundo Amador kaj Rafael Amador post la dissolvo de ilia antaŭa grupo, Veneno (el kiu formis parton ankaŭ la muzikisto Kiko Veneno).

Stilo redakti

Ilia stilo miksas flamenkon, rok-muzikon kaj, ĉefe bluso (sintezo kiun la grupo mem nomis "blueslería" (banalbluso). Ilia albumo "Blues de la Frontera" (1987) estis agnoskita kiel unu de la plej bonkvalitaj diskoj eldonitaj en Hispanio en la 1980-aj jaroj.[1]

Kelkaj el ties membroj partoprenis en la registrado de la albumo La leyenda del tiempo de la kantisto Camarón de la Isla. La bando partorpenis ankaŭ en la filmo Bajarse al moro (1989) en kiu ili ludas sian muzikon.

En 1996 ili faris turneon kun la duopo "Navajita Plateá".[2]

En 2005 Rafael revivigis la grupon jam sen sia frato Raimundo.[3]

Notoj redakti

  1. Biografio en todomúsica.org
  2. «Navajita Plateá y Pata Negra abren Noches de Bohemia». lavozdigital. 3a de julio 2008. Konsultita la 16an de novembro 2019.
  3. 20Minutos. «Vuelve el blues y el flamenco Pata Negra». 20minutos.es - Últimas Noticias. Konsultita la 16an de novembro 2019.