Patan (Guĝarato)

urbo en la ŝtato Guĝaratio, Barato


Patan (guĝarate પાટણ, IAST: Pāṭaṇa Pri tiu ĉi sono aŭskulti; hindie पाटण, kun la sama IAST-transskribo) estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La historiaj loknomoj estas Anhilvad kaj Anhilpur.

Patan
urbo
Administrado
Poŝtkodo 384265
Demografio
Loĝantaro 125 497  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 23° 51′ N, 72° 7′ O (mapo)23.8572.116666666667Koordinatoj: 23° 51′ N, 72° 7′ O (mapo) [+]
Alto 76 m [+]
Horzono Barata Norma Horzono [+]
Patan (Guĝarato)
Patan (Guĝarato)
DEC
Patan
Patan
Situo de Patan
Patan (Barato)
Patan (Barato)
DEC
Patan
Patan
Situo de Patan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Patan, Gujarat [+]
vdr
Teksmaŝino en Patan

Demografio redakti

Patan havis populacion de 171 614 en 2021 kun legopovo de 72%, kiu estas pli alta, ol la landa mezumo. La urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en la 1990-aj jaroj.

Geografio redakti

Patan situas sur ebenaĵo en alteco 75 m. Mehsana troviĝas 39, Disa 44, Palanpur 47, Kalol 78, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 88, iama subŝtata ĉefurbo Ahmadabado 104, Mumbajo 548, tutlanda ĉefurbo Delhio 735, Kolkato 1665 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Patan estis establita en la 9-a jarcento kiel "Anahilapataka". Inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj ĝi estis la ĉefurbo de dinastio. Dum regado de pluraj hinduaj kaj islamaj dinastioj ĝi prosperis kiel komerca urbo kaj regiona ĉefurbo. La urbo estis prirabita dufoje en la 1200-aj jaroj kaj detruita en 1298. Proksime de la ruinoj Patan estis reestablita kaj ĝi estis inter 1304-1411 sidejo de sultanlando, ankaŭ nova fortikaĵo estis konstruita. En 1411 la sultano movis la ĉefurbon al Ahmedabado. Patan estis parto de malgranda ŝtato ĝis la sendependeco de Hindio en 1947. Ekde 1960 ĝi apartenas al la nova subŝtato estis apartigita en Guĝarato kaj Maharaŝtro. Ekde la sendependiĝo en 1947 Patan apartenis al iama subŝtato Guĝarato.

Ekonomio redakti

Patan havas malgrandajn kaj mezgrandajn uzinojn, produktejojn. La loke teksitaj sarioj estas tutlande konataj. Tre gravas ankaŭ produktado de laktaĵoj.

Lingvoj redakti

En Patan la oficialaj lingvoj estas la guĝarata, hindia kaj la angla.

Religioj redakti

Hinduoj estas la plej granda religia komunumo de Patan kun 87%, krome muslimoj (iomete pli ol 11%), ĝainistoj (1%), iomete ankaŭ aliaj.

Eduko redakti

Patan havas universitaton kaj kelkajn altlernejojn.

Klimato redakti

Patan situas en savanoklimato kun tri sezonoj: somero, musono kaj vintro. La klimato estas ĝenerale seka kaj varma ekster la musonsezono. Ĝi estas agrabla en la vintraj tagoj kaj sufiĉe malvarmeta en la nokto dum decembro ĝis februaro. La sudokcidenta musono alportas humidan klimaton de meze de junio ĝis meze de septembro.

Trafiko redakti

Patan havas trairan fervojan linion. 6 ĉefvojoj kaj sola flankovojo kuras al la urbego. Ene ĉefe aŭtorikiŝoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Mehsana, sed en Ahmadabado internacia flughaveno funkcias.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans