Patek Philippe

horloĝfara firmao en Svislando

Patek Philippe SA, antaŭe Patek Philippe & Co. , estas svisa luksa produktanto de horloĝoj, kaj specife de brakhorloĝoj, kiu funkciadas ekde la meza 19-a jarcento.

Patek Philippe
registrita markonegoco vd
Dum 1839 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
Fondintoj Antoni Patek • Adrien Philippe vd
Sidejo Ĝenevo
Lando Svislando
Dungitoj 24 090
Agokampo horloĝobrakhorloĝo
Posedata de Philippe Stern vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Antoni Patek
Brakhorloĝo MG 2584
Poŝhorloĝo MG 2596

Ekde 1932, Patek Philippe estis posedata fare de la Stern-familio kaj administrita fare de Henry Stern kaj lia filo (2008). Patek Philippe estas konata pro striktaj produktadnormoj portantaj la sigelon de Ĝenevo kaj en la fakto ke la firmao mem produktas la plej multajn el siaj horloĝkomponentoj.

Antaŭhistorio redakti

Je la 1-a de majo 1839 la pola komercisto Antoni Patek kaj la pola horloĝisto Franciszek Czapek kune establis en Ĝenevo firmaon kun la nomo Patek, Czapek & Cie. Czapek vivis ekde 1832 en Svislando kaj ŝanĝis sian nomon al François Czapek kiam li estis naturalizita.
La firmao bone funkciis sed ili disiĝis en 1844 kaj ambaŭ establis novan firmaon: Patek & Cie kaj Czapek & Cie.

Historio redakti

En 1844 Patek renkontis la francan horloĝiston Jean-Adrien Philippe, kiu demonstris sian novan inventaĵon: la unua brakhorloĝo sen streĉilo. Patek kaj Philippe decidis kunlabori ekde 1845 kaj en 1851 ili establis la firmaon Patek Philippe & Cie. En 1901 tiu nomo oficiale fariĝis Ancienne Manufacture d’Horlogerie Patek Philippe & Cie, S.A.

En 1932 Patek Philippe estis transprenita de Charles kaj Jean Stern, post kio ili ŝanĝis la firmanomon en Patek Philippe S.A.. Thierry Stern (4-a generacio) fariĝis en 2009 prezidanto. La firmao havas 70 patentojn kaj produktas la tutan horloĝon en propra laborejo. La Sky Moon Tourbillon (ref. 5002 P) estas la plej multekosta brakhorloĝo en la mondo, kvankam ĝis estas mekanika (mem streĉenda) kaj ne likimuna. Ĉiujare oni faras tri ekzemplerojn. La horloĝo konsistas el 686 partoj kaj havas multajn komplikajn funkciojn.

Patek Philippe kune kun Breguet kaj Rolex estas konsiderata kiel "la granda triopo" ene de la horloĝomondo. La tre luksaj horloĝoj estas de alta kvalito kaj tial liveras rekordan profiton dum aŭkcioj. Per unu en 1933 farita ekzemplero, dum aŭkcio en 1999 de Sotheby's, oni enkasigis 11 milionojn da dolaroj. En tiu momento mondrekordo.

Eksteraj ligiloj redakti