Patotenilo (geografio)

Patotenilo estas speciala termino de la geografio de Usono, kiu signifas mallarĝan strion de la tereno de iu provinco, elstarantan el tiu kaj triflanke ĉirkaŭata de aliaj provincoj, alia lando aŭ akvo. Usonlingve tia tereno nomiĝas panhandle ([PEN-hendl], = pato-tenilo). La kialo estas, ke ĝi aspekte similas al tenilo, almetita al pli granda objekto. Oni ne konfuzu tiun esprimon kun homonima angla verbo, kiu signifas "almozi".

Ekster Usono oni uzas simile la terminon eliraĵo.

Patoteniloj en Usono redakti

 
Patotenilo de Alasko
 
Patotenilo de Idaho

Ne pri ĉiuj tiaj regionoj oni komunlingve uzas la nomon "patotenilo", tial estas disputo pri la nombro de patoteniloj en Usono. Kelkaj agnoskas nur tri, sed ĝenerale oni parolas pri naŭ:

Ankaŭ la sudaj elstaraĵoj de Alabamo kaj Misisipio, kiuj atingas la Meksikan Golfon, foje estas nomataj patotenilo.

 
Patotenilo de Oklahomo
 
Patotenilo de Alabamoo

Ekzistas regionoj forme similaj al patoteniloj, kiuj tamen ricevis alian nomon, ekzemple "kalkanumo" (angle: bootheel [BUThil]). Tiu diferenco estas plejparte kaŭzata de la fakto, ke kalkanumoj etendiĝas suden kaj do sur mapoj kutime aperas sube. Konataj kalkanumoj en Usono estas:

Patoteniloj kaj kalkanumoj historie ekestis plej ofte pro iuj teorie fiksitaj landlimoj, ekzemple pro la deziro, ke iu lando etendiĝu al iu alia, kiel Oklahomo al Nov-Meksiko aŭ Idaho al Kanado.

Kiel montras la listo, okazas, ke du patoteniloj havas komunan limon.

Similaj teritorioj alilandaj redakti

Ankaŭ en aliaj landoj krom Usono ekzistas amdinistraj regionoj kun patoteniloj. Ekzemploj:

Vidu ankaŭ redakti