Patrick Chamoiseau

Patrick Chamoiseau (naskiĝis la 3-an de decembro 1953 en Fort-de-France en Martiniko) estas franca verkisto konata pro sia laboro por la literatura movado Créolité (kreoleco)[1]. Li ricevis la Prix Goncourt en 1992 por la romano Texaco.

Patrick Chamoiseau
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1953 (1953-12-03) (70-jaraĝa)
en Fort-de-France
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo verkistoQ2994381 • videoludoscenaristo
Verkoj Texaco
vdr

Biografio redakti

Post studado de juro en Parizo, Chamoiseau revenis al Martiniko inspirita fare de Édouard Glissant por interesiĝi pri kreola kulturo. Chamoiseau estas la verkinto de historia verko pri Antiloj dum la regado de Napoleon Bonaparte kaj pluraj nefikciaj libroj inkluzive de Eloge de la créolité, kiun li kunaŭtoris kun Jean Bernabé kaj Raphaël Confiant. Chamoiseau ricevis la Premion Creole Carbet (1990) por Chemins d'enfance. Lia romano Texaco ricevis la Prix Goncourt en 1992 kaj estis elektita de la New York Times kiel Rimarkinda Libro de la Jaro.

Chamoiseau ankaŭ povas esti konsiderata kiel unu el la plej novigaj verkistoj sur la franca literatura sceno ekde Louis-Ferdinand Céline. Lia libera uzo de la franca lingvo - tre kompleksa, sed fluida miksaĵo de konstanta novigado kaj "kreolismoj" - movas intensajn kaj sensualajn bildigojn precipe de Martiniko kaj de la homaro ĝenerale.

Kreoleco redakti

La verkintoj de Eloge de la créolité priskribis kreolecon (fr: créolité) kiel "detruon de falsa universaleco, de unulingvismo kaj de pureco" (La créolité est une annihilation de la fausse universalité, du monolinguisme et de la pureté). La kreoleco-movado ĉefe serĉis inversigi la dominadon, superregadon de la franca kiel la lingvo de kulturo kaj literaturo en la franclingva Karibio. Anstataŭe, homoj aprezas la uzon de antila kreola en literatura, kultura kaj akademia kunteksto. Efektive, multaj el la Créolistes publikigas siajn romanojn en kaj la kreola kaj la franca.

Verkaro redakti

En siaj romanoj, Chamoiseau spuras la originojn de kreola kulturo. Per kreoloj li komprenas ĉiujn loĝantojn de la Francaj Antiloj kiuj alvenis marborde pro sklavigo, deportado aŭ aliaj cirkonstancoj dum la periodo de koloniigo sur la karibaj insuloj. Kun la koncepto de créolité, kiun li helpis evoluigi, li provas ebligi al la loĝantoj de tiu areo, iamaj sklavoj de Afriko, ĉinaj kulioj kaj arabaj komercistoj, evoluigi sian propran kulturan identecon.

Chamoiseau, perfekte priskribas sian lingvan vojaĝon kaj la sperton de diglosio en siaj romanoj. Diglosio ligas la francan/kreolan lingvorilaton al tre neegala rilato, kiun la verkisto spertis en sia propra vivo. Ne temas pri dulingveco, sed pri la latentaj konfliktoj inter la du lingvoj, kiuj ĉefe rilatas al koloniaj kaj postkoloniaj potenco-rilatoj[2].

  • Éloge de la créolité (kun Jean Bernabé kaj Raphaël Confiant), eseo, 1989, dulingva eldono (franca kaj angla) ĉe eldonejo Gallimard, 1993

Referencoj redakti

  1. Noto: Créolité aŭ "kreoleco", estas neologismo kiu provas priskribi la kulturan kaj lingvan heterogenecon de Antiloj kaj pli specife tiun de la franca Karibio .
  2. (fr) Claire Mestre, Naissance de l’hospitalité dans la langue, en: L'Autre 2017/3 (Volumo 18), paĝoj 379 ĝis 387.
  • J. Bernabé - P. Chamoiseau - R. Confiant, Éloge de la créolité, Parijs, 1993, p. 28.