Patrinoj de Plaza de Mayo

La movado konata kiel La Patrinoj de Plaza de Mayo estas movado kreita de Argentinaj patrinoj, kies filoj estis arestitaj kaj murditaj de la Argentina registaro dum la periodo de la "Malpura Milito" (1976-1983). Dum tiu periodo, la dekstra diktaturo kiu regis la landon arestis kontraŭleĝe milojn da homoj kiuj apartenis al la politika oposicio. Ili preskaŭ ĉiuj estis torturitaj, kaj multaj simple "malaperis", alivorte estis murditaj.

Patrinoj de Plaza de Mayo
homrajtprotekta organizaĵo • virina asocio
Komenco 1976 vd
Lando(j) Argentino vd
Fondinto(j) Azucena Villaflor • Esther Ballestrino • María Ponce • Josefina García de Noia vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Tradicia bildo de la Patrinoj de Placo Majo.

En 1977, kelkaj el la patrinoj de la malaperintoj komencis manifestacii en Placo Majo, la ĉefa placo de Buenos Aires, antaŭ la Casa Rosada, la sidejo de la Argentina registaro. Ili postulis ke la registaro donu respondojn pri kio okazis al iliaj filoj. Unu el la fondintoj de la grupo, Azucena Villaflor, estis arestita mem de la registaro tuj poste, kaj ankaŭ malaperis.

Dum paso de la jaroj, la movado de la patrinoj fariĝis internacie konata. Post la reveno de demokratio en 1983, la movado daŭre petis al la novaj registaroj ke ili donu respondojn pri kio okazis al iliaj filoj kaj arestu la kulpulojn.

En 2006, la ĉefa branĉo de la movado faris lastan jaran manifestacion en Plaza de Mayo, deklarante ke de tiam ili ne plu faros ĉar la aktuala registaro estas kunlaborema. Tamen, estas pli radikala sekcio de la movado kiu havas radikalajn maldekstrajn poziciojn kaj deklaris ke ĝi daŭrigos siajn manifestaciojn.

Vidu ankaŭ redakti