Kristnaska Viro

(Alidirektita el Patro Kristnasko)
1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 6 dec. 2023.

Police

La Kristnaska Viro. Ilustraĵo de Thomas Nast el la usona revuo, Harper's Weekly, 1881.
Granda pupo kiu havas aspekton de la Kristnaska Viro.
La moderna prezento de Paĉjo Kristnasko ofte prezentas lin aŭskultantan la kristnaskofestajn dezirojn de junaj infanoj.
1914 Santa Claus.jpg
Patro Kristnasko, japana versio de 1914

Kristnaska Viro, Paĉjo KristnaskoKristnaska Paĉjo estas traduko de diverslingvaj versioj de fikcia kristnaska donacoportanto, kies fonto origine estas la figuro de Avo FrostoSankta Nikolao. Santa Claus ([sent(e)KL(O)Z], estas nordamerika angligo de la nederlanda "Sinterklaas", kiu laŭvice estas formo de "Sankta Nikolao". "Paĉjo Kristnasko" estas esperantigo de la brita angla Father Christmas [fad(a) KRISmes].

Aliaj lingvoj

redakti

Fikcio

redakti

Laŭ fikciaj kristnaskaj libroj, kantoj kaj filmoj, La Kristnaska Viro estas maljuna dikulo kun longa, blanka barbo, kiu portas ruĝan kaj blankan kostumon, stiras flugantan sledon kiu estas tirata de boacoj kaj liveras donacojn dum Kristnaska antaŭnokto. Li loĝas en la Norda Poluso kun sia edzino, Sinjorino Claus. Tie li havas grandan fabrikon de ludiloj, kie laboras multaj elfoj tra la jaro. En la antaŭnokto de Kristnasko li liveras la donacojn per sia fluganta sledo. Li eniras domojn ne tra la pordego, sed tra la kamentubo. Li ne nur liveras la donacojn, sed ankaŭ enmetis dolĉaĵojn kaj ludiletojn en la ŝtrumpojn pendigitajn apud la kameno. (Tiu lasta kutimo devenas de la historia Sankta Nikolao). Li ofte ridas. La Kristnaska Viro estas ĉioscia: li scias ĉu vi estas bona aŭ malbona dum la jaro kaj havas grandan liston de infanoj kaj ilia boneco. Li ofte revizias kaj kontrolas la liston. Se vi estas malbona dum la jaro, li donacos al vi bulon de karbo, ne ludilon.

La nomoj de la flugantaj boacoj de Santa Claus estas: Dasher, Dancer, Prancer, Vixen, Comet, Cupid, Donder kaj Blitzen. Je 1964, li akiris novan boacon, Rudolph, kies nazo estas ruĝa kaj lumas (por gvidi la sledon tra la nebulo).

En la menso de multaj infanoj en Usono, Kristnasko ne estas festo de Kristo, sed la festo de Santa Claus. En la menso de multaj plenaĝuloj, Santa Claus estas simbolo de la bedaŭrinda komercigado de la sankta tago de Kristnasko.

Nur en 20-a jarcento Santa Claus iĝis populara per propagando de The Coca-Cola Company, kiu produktas Kokakolaon. Tiu firmao faris propagandan kampanjon kun figuro de la Kristnaska Viro, kiu uzis la kolorojn de la kompanio, kaj tio forte popularigis la figuron, ne nur en Usono sed ankaŭ en aliaj partoj de la mondo influitaj de usona kulturo.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti