Patroneco en la katolika eklezio estas la protekto de patrono – plej ofte temas pri kristana sanktulo – por kirko, hospitalo, urbo aŭ alia institucio. Ĝenerale ekzistas festo unufoje dum la jaro, kiu memorigas pri la nomdonanto de la institucio. Ankaŭ luteranaj, anglikanaj kaj aliaj kristanaj eklezioj havas kutimojn nomi kirkojn aŭ aliajn ekleziajn instituciojn per sanktulaj nomoj aŭ abstraktaj religiaj titoloj (ne nur tiujn, kiuj transpreniĝis de antaŭa katolika paroĥo, ankaŭ novajn) - neformale en analogio ankaŭ eblas nomi tiujn nomigojn patroneco, sed en tiu ĉi teksto ankoraŭ mankas informo ĉu el teologia vidpunkto ankaŭ tiuj nomigoj formale estas patroneco.

Mapo de la patronsanktuloj de la nacioj de Eŭropo. Kosovo estas lasita malplena ĉar ĝi ne havas nuntempe patronsanktulon. La landoj de Andoro, San-Marino, Vatikanurbo, Liĥtenŝtejno kaj Monako estis ekskluditaj ĉar ili estas tre malgrandaj.

La patrono de katolika kirko do plej ofte estas kristana sanktulo, sed ankaŭ pli abstraktaj konceptoj kiel la "Sankta Sango", "Sankta Kruco", "Sankta Koro de Jesuo", "Sankta Spirito" kaj aliaj kristanaj misteroj aŭ sanktaĵoj povas esti patrono.

Se kirko estas nomata ne laŭ sanktulo, sed laŭ kristana mistero, la ĉiujara festo ne nomiĝas "patrona festo", sed "titola festo".

La patroneco de katolika kirko povas ŝanĝiĝi, se ekzemple relikvo de signifa sanktulo aŭ laŭdira lignero de la kruco de Jesuo Kristo trovas sian lokon en la kirko.

Ĉe kirkoj konstruitaj dum la mezepoko eblis fojfoje ekkoni, kiu financis la preĝejokonstruon: ekzemple komercistoj, kiuj donis monon por kirkokonstruo, emis doni al la konstruaĵo patronecon de Sankta Nikolao, la tradicia kristana patrono de la komercistoj.

Patroneco de Sankta Maria, la patrino de Jesuo, ofte kaŝiĝas sub preĝejaj nomoj kiel "Notre Dame" (Nia Damo), "Nuestra Señora" (Nia Sinjorino), "Frauenkirche" (Virina Preĝejo)" aŭ "Onze lieve Vrouw""Unserer lieben Frau" (Nia Kara Virino).

Simile okazas ankaŭ ekster kaj antaŭ la influo de la kristanaj eklezioj, ekzemple pri Atena por Ateno, precizaj romiaj dioj por precizaj profesioj ktp.

Patronoj de Eŭropo redakti

Estas ses patronoj de Eŭropo. La unua nomumita estas Benedikto de Nursio fare de la papo Paŭlo la 6-a en 1964. Inter 1981 kaj 1999 kvin aliaj estis ankaŭ kuntitolitaj: Cirilo kaj Metodo, Birgita de Svedio, Katerina el Sieno, Tereza Benedikta de la Kruco fare de la papo Johano-Paŭlo la 2-a.

Kurioza patrono redakti

En la eŭropa mezepoka katolika kulturo oni inventis diablon, kiu estu la patrono kaj de tajperaroj kaj de skribistoj (kopiistoj), nome Tutivillus, registrita ekde la 13-a jarcento, ankaŭ per diverseco de nomoj kiel Titivillus, Tytinillus, Titulinus, Titufullus, Tutivill kaj Titivitilarius, kompreneble logika konsiderante la tendencon al literŝanĝoj. Tiu diablo estus la kulpulo de la eraroj faritaj de la skribistoj (instigita de siaj inferaj estroj), kiu siavice transprenis la kulpon de la eraroj, por la profito de la erarintoj, kiuj sentis sin senkulpigitaj. Tiu estas la diskonigo de Julio G. Montañés en sia verko 'Tutivillus: el demonio de las erratas'.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti