Paul Ahyi (n. la 15-an de januaro 1930 en Abomejo, Franca Dahomejo (nuna Benino), m. la 4-an de januaro 2010 en Lomeo, Togolando[1]) estis skulptisto, arkitekto, pentristo, dezajnisto kaj verkisto. Paul Ahyi dezajnis la flagon de Togo[2]. Li ricevis multajn honorajn distingojn.

Paul Ahyi
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1930 (1930-01-15)
en Abomejo
Morto 4-an de januaro 2010 (2010-01-04) (79-jaraĝa)
en Lomeo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Togolando vd
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj vd
Profesio
Okupo skulptistoarkitekto • pentristo • verkisto vd
Laborkampo skulptarto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ahyi estis konata pro liaj grandegaj subĉielaj artaĵoj, reliefoj kaj skulptaĵoj. Subĉielaj skulptaĵoj kaj statuoj de Ahyi povas esti trovataj sur konstruaĵoj kaj en parkoj tra la tuta lando, samkiel en Vatikano, Senegalo, Benino, Ebur-Bordo, Niĝerio kaj Sud-Koreio. Paul Ahyi estas aŭtoro de pluraj libroj, inkluzive de "Reflektado pri Arto kaj Kulturo" kaj "Togolando, mia koro sangas".

Biografio redakti

Paul Ahyi naskiĝis el togolandaj gepatroj. Ahyi faris siajn mezlernejajn studojn en Dakaro, Senegalo de 1949 ĝis 1952. Poste li iras al Francio, li diplomiĝis ĉe la Lernejo de Belartoj en Parizo (École des Beaux-Arts de Paris). En 1959 lil revenita al Togo, kiu antaŭ la sendependeco nomiĝis Franca Dahomejo Tie li instruis bildartojn kaj desegnadon ĉe la afrika kaj maŭricia lernejo pri arkitekturo kaj urboplanado en Lomé.

Artisto por Paco de Unesko redakti

Konvinkita pri la valoroj de kultura diverseco kiel faktoro de dialogo inter popoloj, Paul Ahyi laboris por pli bona scio kaj internacia diskongi de afrika kulturo. Per siaj multaj verkoj, li ludis decidan rolon por reklami, ne nur en Afriko sed ankaŭ en la resto de la mondo, la idealojn de diverseco, toleremo kaj interkultura dialogo[3].

Li estas unu el la solaj afrikaj pentristoj, kiuj eliris el ripetema folkloro por uzo de turistoj[4].

Liaj verkoj estis ekspoziciitaj en Okcidenta Afriko, Novjorko, Unuiĝintaj Nacioj, Parizo, Sud-Koreio, Ĉinio, Kanado, Italio kaj Japanio. Rekone al lia kontribuo al la antaŭenigo de la idealoj de Unesko per siaj artaj agadoj, Paul Ahyi estis nomumita Artisto por Paco de Unesko la 10-an de septembro 2009[3].

Referencoj redakti

  1. (fr) Culture. Décès de Paul Ahyi, le Picasso africain, Le Télégramme, la 5-an de januaro 2015.
  2. (en) "Director-General pays tribute to artist Paul Ahyi, UNESCO Artist for Peace". UNESKO. la 7-an de januaro 2010, arkivita de la originalo, la 12-an de januaro 2015.
  3. 3,0 3,1 (fr) Paul Ahyi (1930-2010), UNESKO
  4. (fr) Ahyi, Paul, Le Delarge