Paul Berthelot

franca anarkiisto kaj esperantisto
(Alidirektita el Paul BERTHELOT)

Paul Marcel Berthelot, pseŭdonime Marcelo Verema (naskiĝis la 26-an de julio 1881 en Auxerre, mortis la 2-an de novembro 1910 en Conceição do Araguaia) estis franca anarkiisto kaj esperantisto.[1] Berthelot estas konata pro la fondo de Esperanto kaj Internacia Socia Revuo.

Paul Berthelot
Persona informo
Naskonomo Paul Marcel Berthelot
Aliaj nomoj Marcelo Verema
Naskiĝo 26-a de julio 1881
en Auxerre
Morto 2-a de novembro 1910
en Conceição do Araguaia
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj Esperanto
Nacieco Franco
Ŝtataneco Francio
Subskribo Paul Berthelot
Familio
Patro Paul Bert
Okupo
Okupo Tipografo
Okupiganto Anarkiisto
Verkoj La Evangelio de la Horo
Religia konfesio Dominikano
Esperanto
Esperantisto numero 4874
vdr

Vivo redakti

Eŭropo redakti

Berthelot naskiĝis en Auxerre, Francio en 1881, filo de Paul Bert, sciencisto franca kaj koloniestro de Franca Hindoĉinio. Li lernis Esperanton en 1900, kiam li studis en la liceo de Reims.[2] Li poste ekstudis medicinon en Parizo, sed baldaŭ forlasis Francion por eskapi la militservon kaj gajnis sian vivon kiel tipografo. Fervora propagandisto, li fondis en 1904 la asocion Espero Kataluna, kiu kunigis la katalunajn esperantistojn en ambaŭ flankoj de Pireneoj kaj redaktis ties bultenon. Dum lia tiama loĝado en Nord-Katalunio li fondis ankaŭ la gazeton Esperanto (la 18-an de junio 1905), kiun li transdonis en 1907 al Saussure kaj Hodler. Li enpresis en Esperanto la unuan provon de vortaro Esperanto-Esperanto (kun Esperante redaktitaj difinoj de la radikoj). Li ankaŭ estis iniciatinto de Internacia Socia Revuo. Post trairi Svision kaj Hispanion, li forvojaĝis al Sudameriko, kie li daŭrigis sian propagandon.

Sudameriko redakti

Post restado en Montevideo, li iris al Rio-de-Ĵanejro en 1907 por partopreni en Brazila Kongreso de Esperanto, kiam li konatiĝis kun Nenon Vascon, estro de la anarĥiisma Grupo Terra Livre ("Grupo Tero Libera"). Tie li iĝis instruisto pri la franca lingvo kaj Esperanto en la akademio Berlitz, kaj poste estis direktoro de ĝia branĉo en Petropolis, somerferiejo kaj diplomatia urbo. Tiun ĉi postenon li perdis pro kontraŭmilita propagando. Publikis artikolojn en ĵurnalo A Voz do Trabalhador, eldonita de COB (Confederação Operária Brasileira), anarĥiisma konfederacio de laboristoj.

Li estis ano de la Lingva Komitato ekde 1909.

Post mizera periodo, li intencis reiri al Eŭropo, sed tiam ekinteresiĝis pri la moroj kaj kutimoj de la brazilaj indiĝenoj. Li unue iris en la vilaĝon Dumbá, municipo Leopoldina (poste renomita al Aruanã), stato de Gojaso, sur la rivero Araguaia por provi krei anarĥiisman bienon Colônia Agrícola Socialista nos sertões do Araguaia. Post la malsukceso de tiu ideo, li restis en la vilaĝo Aruanã en la sama municipo kiel inspektoro de rivera navigado ĉe Companhia de Navegação do Araguaia, sub protekto de Senatano Urbano de Gouveia. Tie li studis la indiĝenojn kaj ilian lingvon, kunlaboris ĉe gazetoj de San-Paŭlo kaj verkis la franclingvan libron L'Évangile de l'Heure ("La Evangelio de la Horo"), kiu estos publikigita en 1912, en Parizo. Ĝi estas parabolo pri la instruo de Jesuo Kristo el liberecana vidpunkto. Tiel, ĝi postulas la persekutado de pasioj, la nepago de la luoj, la solidareco de laboristoj, justa justeco, la kolektivigo de tero, la malobeo al la Ŝtato kaj religioj, ktp. Li tiam provis daŭrigi sian vojaĝon al la Nordo, kiel celloko Belém do Pará, sed estis malhelpita fari tion pro saneckialoj. Antaŭ ol daŭrigi sian vojaĝon al la Nordo, celante Belém do Para li malsanigis.

Grave kaptita de tuberkulozo, li pasigis siajn lastajn semajnojn en Conceição do Araguaia, instruante la dominikanaj monaĥojn, kiuj flegis lin, kaj preparante kun ili latinan lernolibron Compendium grammaticae Esperanti. Li mortis en la 2-a de novembro 1910 en Conceição do Araguaia.

Verkoj redakti

Bibliografio redakti

  • Delcourt, Marcel & Amouroux, Jean 1975 : Berthelot, la fondinto, Esperanto, 834(6), p. 103-104

Notoj redakti

  1. "Berthelot, la fondinto" Arkivigite je 2014-11-05 per la retarkivo Wayback Machine, China Radio International, 2005-08-10.
  2. "Selon une source espérantiste, il est né à Auxerre." Neno Vasco,"Berthelot, Pau; - Biographie"[rompita ligilo] en Les Temps nouveaux, N° 54, 1912.

Eksteraj ligiloj redakti