Paul Broca
Paul Pierre BROCA (naskiĝis la 28-an de junio 1824 en Sainte-Foy-la-Grande, Francio, mortis la 9-an de julio 1880 en Parizo, Francio) estis franca kuracisto, anatomiisto kaj antropologiisto.
Paul Broca | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Paul Broca | |||||
Naskonomo | Paul Pierre Broca | ||||
Naskiĝo | 28-an de junio 1824 en Sainte-Foy-la-Grande | ||||
Morto | 9-an de julio 1880 (56-jaraĝa) en Strato de Sanktaj Patroj, 6-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | cerba sangado vd | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Medicina Fakultato de Parizo vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | André Broca • Auguste Broca vd | ||||
Parencoj | Élisée Reclus vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto • anatomo • antropologo • neŭrologo • biologo • politikisto • kirurgo vd | ||||
Laborkampo | antropologio • anatomio • kirurgio • neŭrologio vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Biografio redakti
Li estas infano plej kapabla, samtampe abituriento pri literaturo, matematiko kaj fiziko. Kiel deksepjarulo li iĝas lernanto en la medicina lernejo kaj akiras la diplomon je la aĝo de 20 jaroj. Je tiu aĝo liaj samtempuloj nur komencas la medican lernadon.
Lia granda eltrovo redakti
Tio kio igas lin pleje konata en la medicinhistorio estas la trovo de la parolareo en la cerbo, nun "Broca Areo"". Ĝi situas la frunta lobo. Li atingis tiun trovon per la studo de malsanaj afaziuloj, studante ilian cerbon, specife studante tiun de iu malsanulo kapaba eligi nur unu silabon, ripete. Broca elmontris ke li suferis lezon de la maldekstra fronta lobo. De tio li deduktas ke tiu pleje gravas en eligo de parolo.