Paul Cézanne

franca pentristo

Paul CÉZANNE (19-a de januaro, 183922-a de oktobro, 1906) estis franca pentristo kies verkaro reprezentas la transiron de impresionismo al kubismo.

Paul Cézanne
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1839 (1839-01-19)
en Aix-en-Provence
Morto 22-an de oktobro 1906 (1906-10-22) (67-jaraĝa)
en Aix-en-Provence
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Saint-Pierre Cemetery
Lingvoj franca
Loĝloko Gardanne
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato Aikso-Marsejlo • Académie Suisse • universitato Paul Cézanne Aix-Marseille III
Subskribo Paul Cézanne
Familio
Patro Louis-Auguste Cézanne
Patrino Anne Elisabeth Aubert
Edz(in)o Marie-Hortense Fiquet
Infano Paul Cézanne
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • litografisto • desegnisto • grafikartisto
Verkoj Banks of the Marne
A Modern Olympia
Mountains Mont Sainte-Victoire Seen from the Bibémus Quarry
TTT
Retejo https://paul-cezanne.org
vdr

Paul Cézanne estis naskita kaj edukita en Aikso Provenca, Francio. Jam kiel lernejano, ekde 1856, li sekvis vesperan kurson pri desegnado ĉe Joseph-Marc Gibert en la muzeo de Aikso. Inter 1859 kaj 1861 li studis juron, sed samtempe daŭrigis la desegnajn kaj pentrajn lecionojn. Li laboris kelkatempe por la banko de sia patro, sed tio ne plaĉis al li. Kontraŭ la volo de la patro, li decidis dediĉi sin al la arto.

Liaj plej famaj pentraĵoj estas tiuj de la monto Sankta-Venko kiun li multe pentris.

En 2006, okazis en Aikso Provenca ekzpozicio pri Cézanne en muzeo Granet kun pentraĵoj el diversaj muzeoj el la tuta mondo.

La lasta monbileto de 200 francaj frankoj reprezentis Paul Cézanne kaj unu el liaj pentraĵoj.


Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti