Paul Feyerabend

aŭstra filozofo
(Alidirektita el Paul FEYERABEND)

Paul Karl FEYERABEND [pr.: paŭl karl fajerabent] (naskiĝis la 13-an de januaro 1924, mortis la 11-an de februaro 1994) estis aŭstra scienco-filozofo, kiu poste loĝadis en Anglio, Usono, Nov-Zelando, Svisio kaj Italio. Liaj ĉefaj verkoj estas "Kontraŭ la Metodo" (1975), "Scienco en libera socio" (1978) kaj "Adiaŭ je racio" (1987). Feyerabend famiĝis pro konstrui "anarĥian" scienco-teorion kaj forĵeti la ideon ke ekzistas universalaj koniĝmetodaj reguloj. Li montris, ke ekzemple la kopernikaj ideoj de Galileo ne estis logike pruveblaj per la faktoj enkadre de la tiama epoko, kaj ke Galileo devis ruzi kaj krei alcelajn hipotezojn por doni subtenon al siaj tezoj.

Paul Feyerabend
Persona informo
Paul Karl Feyerabend
Naskiĝo 13-an de januaro 1924 (1924-01-13)
en Vieno
Morto 11-an de februaro 1994 (1994-02-11) (70-jaraĝa)
en Genolier
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba kancero vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco AŭstrioUsono vd
Alma mater Londona Lernejo de EkonomikoUniversitato HarvardUniversitato de Vieno vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto vd
Laborkampo ekonomika teorio vd
Doktoreca konsilisto Victor Kraft vd
Verkado
Verkoj Kontraŭ la Metodo ❦
Scienco en libera socio ❦
Killing Time ❦
Adiaŭ je racio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li venis ankaŭ al la konkludo, ke scienco, kiu origine estis liberiga forto, nun fariĝis subprema ideologio, kaj li admonis, ke, kiel estiĝis en kelkaj landoj malligigo de Ŝtato disde Religio, oni malligigu Ŝtaton disde Scienco.

Li estas mejloŝtona, pridiskutata kaj influa persono en sciencofilozofio, kaj en la sociologio de scienca kono.

Vidu ankaŭ redakti