Paul Fruictier
Paul Fruictier (naskiĝis la 4-an de januaro 1879 en Amiens, mortis en 1947) estis franca doktoro de medicino, ĉefredaktoro de du francaj medicinaj gazetoj kaj Esperanto-gramatikisto.
Paul Fruictier | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de januaro 1879 en Amiens |
Morto | 1-an de januaro 1947 (67-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 5391 |

Esperanton Fruictier lernis en 1900; post ses semajnoj li renkontiĝis en Parizo kun sveda kuracisto, d-ro S. E. Krikortz, kaj povis interparoli kun li kaj gvidi lin en la Universala Ekspozicio.
Fruictier estis komitatano de la SFPE. Kiam li malfermis kursojn, inter liaj lernantoj estis interalie Théophile Cart kaj Georges Warnier. Dum multaj jaroj li partoprenis en la klopodoj de la fondintoj de la Pariza grupo. Ekde 1905 li membris en la Lingva Komitato.[1]
En 1902 li fariĝis ĉefredaktoro de Lingvo Internacia, kiun presigis Paŭlo Lengyel en Szekszárd (Hungario). Kun tiu ĉi li en 1905 fondis la Presan Esperantistan Societon en Parizo. Krome li en 1904 fondis kaj ĝis 1906 redaktis la Internacian Sciencan Revuon. En 1906 li aperigis kelkajn numerojn de Internacia Medicina Revuo, redaktita en Esperanto kaj en diversaj naciaj lingvoj, por disvastigi Esperanton inter kuracistoj; sed tiu entrepreno estis antaŭtempa, kaj la gazeto baldaŭ malaperis. Poste li vojaĝis, precipe en Oriento.
Fruictier verkis multajn artikolojn en Esperanto; la plimulto aperis en Lingvo Internacia, subskribitaj per kaŝnomoj, ekzemple O. Wood aŭ P. Aliamet.
Verkoj redakti
- Esperanta sintakso (1903), unua provo de plena gramatiko en Esperanto
- La Esperanta Vortfarado laŭ Fundamento (1913)
- Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado de Esperanto (1930)
Tradukoj redakti
- Henry Dunant: Rememoroj pri Solferino (tradukis A. Vaillant kaj P. Fruictier)
Eksteraj ligiloj redakti
- Esperanta sintakso ĉe Projekto Gutenberg
Referencoj redakti
- ↑ Esperantista Dokumentaro, kajero 1, Paris aŭg. 1906, p. 21.