Paul Gauguin

franca pentristo

Paul GAUGUIN (naskiĝis la 7-an de junio 1848 en Parizo; mortis la 9-an de majo 1903 en Franca Polinezio), estis franca pentristo post-impresionisma. Ĉefa reprezentanto de la skolo de Pont-Aven kaj inspiranto de la Nabisoj, lia verko estas vaste konsiderata kiel tiu de grava franca pentristo de la 19-a jarcento. Liaj eksperimentoj pri koloro kaj la tuto de lia verkaro ege influis la evoluon de la pentrarto, ĉefe faŭvismon, pentrarta movado kiu disvolviĝis de 1898 al 1908.

Paul Gauguin
memportreto, 1893
memportreto, 1893
Persona informo
Naskonomo Eugène Henri Paul Gauguin
Naskiĝo 7-a de junio 1848
en Parizo, Francio
Morto 9-a de majo 1903
en Atuona, Franca Polinezio
Mortokialo sifiliso
Tombo Calvary Cemetery
Lingvoj francatahitia
Loĝloko Frederiksberg • Nørregade • ParizoTahitio
Ŝtataneco Francio
Alma mater lycée Pothier
Subskribo Paul Gauguin
Familio
Patro Clovis Gauguin
Patrino Aline Chazal
Edz(in)o Mette Sophie Gad
Amkunulo Teha'amana • Pau'ura a Tai • Vaeoho Marie-Rose • Juliette Huais
Infanoj Clovis Gauguin • Jean René Gauguin • Pola Gauguin • Émile Gauguin • Emile Gauguin • Germaine Chardon
Parencoj Flora Tristan
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • grafikartisto • desegnisto • gravuristo • ceramikisto • ilustristo • vidartisto
Verkoj The Yellow Christ
Manaò tupapaú
Nokta Kafejo ĉe Arles
When Will You Marry?
Ia Orana Maria
Where Do We Come From? What Are We? Where Are We Going?
Tahitian Women on the Beach
Two Tahitian Women
vdr

Biografio redakti

Komencoj redakti

Li devenis de liberala familio, la filo de Clovis Gauguin, ĵurnalisto kontraŭmonarkia kaj de Aline Marie Chazal. Li estis posteulo de riĉaj terposedantoj hispanaj de Sudameriko kaj de la vicreĝo de Peruo. La feminisma socialistino Flora Tristán estis avino de Paul Gauguin el patrina flanko. Kiam Paul estis nur unujaraĝa, la familio devis fuĝi al Ameriko post la puĉo de Napoleono la 3-a en 1851. Dum la veturado la patro mortis kaj la patrino devis turni sin al la gastamo de siaj parencoj en Limo (Peruo). En tiu urbo la estonta pentristo vivis sian infanaĝon.

En 1855 ili revenis al Francio, al Orleano kaj instaliĝis ĉe onklo de Paul, Isidore. Gauguin studis en Orleano de 1859 al 1865. Gauguin enŝipiĝis en la komerca ŝiparo ankoraŭ tre juna, kaj poste en la Franca Mararmeo, kie enŝipiĝis en la korveto "Jerôme Napoléon".

Post lia reveno al Francio en 1870, li iĝis borsisto, kaj sukcesis en siaj negocoj. Li ĝuis burĝan vivon kun sia edzino, la dana Mette-Sophie Gad, kaj ties kvin gefiloj: Émile, Aline, Clovis, Jean-René kaj Paul-Rollon.

 
La danco de la kvar bretoninoj (1888)
Neue Pinakothek - Munkeno
 
La Alyscamps, (1888)

[[Dosiero:Paul Gauguin 052.jpg|eta|dekstra|Fatata Te Miti (ĉemare) 1892, Vaŝingtono, National Gallery of Art [[Dosiero:Paul Gauguin 106.jpg|eta|dekstra|Rajdantoj ĉeplaĝe, (1902)]] Gustave Arosa, negocisto kaj artamanto, enmetis Gauguin inter la impresionistoj. En 1874, li ekkonis la verkon de la pentristo Camille Pissarro kaj vizitis unuafoje ekspozicion de impresionisma pentrarto. Li nur tiam eklernis pentrarton kaj ekpentris. Li ekspoziciis siajn verkojn kun la impresionistoj en 1876, 1880, 1881, 1882 kaj 1886 kaj li kolektis personan pentraĵaron kun verkoj de Manet, Cézanne, Monet kaj la jam menciita Pissarro.

Vivo de artisto en Francio redakti

En 1882, li forlasis sian postenon en la Borso (kiu bankrotis) por dediĉi sian vivon al sia nova pasio, la pentrarto. Por serĉi pli facilajn enspezojn, la tuta familio translokiĝis ĉe la edzina familio en Kopenhagon. La rilatoj kun tiu bofamilio ne bonis kaj ankaŭ liaj negocoj ne bonis. Li decidis reveni al Parizo en 1885 por dediĉi sin ekskluzive al pentrarto, sed malkapabla sekurigi la vivtenon de sia familio, li forlasis ĝin en Danio.

Gauguin translokiĝis al Rueno, en Normandio, kie estis instalita Pissarro, sed en 1887-88 li veturis kun sia amiko Laval al Panamo kaj Martiniko. Tiu veturado rezultis esenca por la arta futuro de Gauguin, ĉar ĝi montris al li la sensecon de koloro kaj li interesiĝos pri naturo primitiva kapabla akcenti la homajn rilatojn. Li revenis malsana kaj lacega, kaj trovis la gastemon de Theo van Gogh, kiu krome ekspozicios liajn pentraĵojn en sia propra artgalerio.

De 1886 al 1891, li loĝis ĉefe en Bretonio, kie li iĝis la kerno de grupo de eksperimentaj pentristoj konotaj laŭ la nomo de Skolo de Pont-Aven, kie li havis kiel disĉiplojn Émile Bernard, Paul Sérusier, Seguin kaj Chmaillard kiuj konsistigis la nomotan simbolismon (Grupo de la Nabisoj). Lia pentrostilo ektransformiĝis ekde la apudaĵoj de la impresionismo ĝis stilo multe pli persona. Pro influo de unu el siaj junaj disĉiploj, Bernard, lia stilo evoluis al kio estis nomita sintezismo, pentrostilo pli natura kaj sinteza. Li serĉis inspiron en la indiĝena arto, en la mezepokaj vitraĵoj kaj en la japanaj bildoj.

Tiujn laste menciitajn li malkovris dank'al nederlanda Vincent van Gogh en 1888 dum la du monatoj kiam ili vivis kune (inter oktobro kaj decembro) en Arles, en la sudo de Francio, kie ambaŭ dediĉis sin al pentrado. Gauguin estis koninta Vincent kaj Theo van Gogh en Parizo en 1886, kaj Gauguin estis impresita de la ekspresiveco de Vincent. Ili laboris kune kaj pentris la serion pri la Alyscamps. Sed la kunvivado estis malfacila, ambaŭ havis malfacilajn karakterojn, kaj Gauguin laciĝis je Vincent. Van Gogh, klopodos poste sinmortigi. Ties kunvivado malboniĝis kaj finiĝis per la fama epizodo de la fortranĉita orelo de van Gogh (Oni scias, ke van Gogh havis psikajn problemojn kaj ke li fortranĉis sian orelon; sed ne estas tiom certe, ke tio okazis kulpe de Gauguin. Tio povis esti realaĵo aŭ mito).

Vivo en Polinezio redakti

Senmona kaj malsana, Gauguin enŝipiĝis en 1891 al Polinezio, per la mono gajnita en ekspozicio en la Hotelo Brouot, sukceso atingita dank'al la favoraj kririkoj de Octave Mirbeau. Li setlis en Tahitio, klopodante elfuĝi el eŭropa civilizo kaj el ĉio artefarita kaj konvencia. Li ekverkis membiografian rakonton ("Noa"). Tamen, enokula malsano, soleco kaj monmanko devigis lin reveni al Francio kun sia kunulino el Javo Ana. En Francio li ricevis la neatenditan heredon de sia onklo Isidore, kaj sukcesis vendi kelkajn pentraĵojn, per kio li povis reveni definitive al Polinezio.

La esencaj karakteroj de lia pentrarto (kie li pluuzas grandajn surfacojn de vivaj koloroj) ne suferis grandajn ŝanĝojn. Lia primitivismo iome malaltiĝis pro la influo de kelkaj pentristoj de la Neoklasikismo kiel Ingres aŭ samtempuloj, kiel Puvis de Chavannes. Li zorgis ĉefe la ekspresivecon de la koloroj, la serĉadon de la perspektivo kaj la uzadon de plenaj kaj volumaj formoj. Influita de la tropika etoso kaj de la polinezia kulturo, antaŭenigis la abstraktan arton: simpligis plie la komponaĵojn per emfazo sur koloro kaj sur la ideo kiun koloro povas sugesti; li faris skulptaĵojn el ligno kaj pentris siajn plej belajn pentraĵojn, ĉefe sian plej belan verkon, kiu nuntempe troviĝas en la Museum of Fine Arts de Boston: "De kie oni venas? Kio oni estas? Kien oni iras?", kion li mem konsideras sian pentrartan testamenton.

En Tahitio, li konis Tehura-n, kiu iĝis lia modelo. Li estis tre inspirita kaj pentris 70 pentrotolaĵojn dum malmultaj monatoj. Sed post kelkaj feliĉaj jaroj, kiam li publikis sian membiografion "Noa", administraj kaj personaj problemoj (lia preferata filino Aline mortis) ruinigis lin. Krome li suferis sanproblemojn: nekuracita vundo en kruro ekde 1894, krizo de sifiliso… Ĉirkaŭ la lastaj jaroj de sia vivo li pariĝis kaj havis filon, Émile, kun Pau'ura, junulino de la Markizinsuloj, sed li ankaŭ malsaniĝis je lepro. En 1897 li klopodis sinmortigi, poste praktike supervivis malriĉege per eta monsendo kiun ekde Parizo sendis al li artokomercisto.

Li decidis tiam setliĝi definitive en la Markizinsuloj por retrovi la inspiron. En 1901, li alvenis al Atuona (en la insulo de Hiva-Oa), en la Markizinsuloj. Li kredis esti en paradizo. Tuj li ekkonis tiun eraron kiam li ekvidis la maldecaĵojn kiujn fifaris la aŭtoritatoj klopodante defendi la indiĝenojn. Li faris tiam "primitivajn" ellignajn skulptaĵojn. Malforta, laca pro tiom da luktado, li mortis la 9-an de majo 1903.

Pentraĵoj de Gauguin redakti

Pentraĵaro redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti