Paul Henri Thiry d'Holbach

Paul Henri Thiry d'HOLBACH [dolbak] (baptita la 8-an de decembro 1723 en Edesheim, mortinta la 21-an de januaro 1789 en Parizo) estis germana-franca verkisto kaj la "nutristo" de la enciklopediistoj laŭ la vortoj de Denis Diderot.

Paul Henri Thiry d'Holbach
Barono de Holbach, filozofo franca
Barono de Holbach, filozofo franca
Persona informo
Paul-Henri Thiry, baron d’Holbach
Paul Henri Thiry d'Holbach
Naskonomo Paul Heinrich Dietrich
Naskiĝo 8-an de decembro 1723 (1723-12-08)
en Edesheim
Morto 21-an de januaro 1789 (1789-01-21) (65-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo de Sankta Roĥo vd
Religio ateismo vd
Lingvoj francagermanaangla vd
Ŝtataneco FrancioPalatinato vd
Alma mater Universitato de Lejdeno vd
Familio
Edz(in)o Basile-Geneviève d'Aine • Charlotte-Suzanne d'Aine vd
Parencoj François Adam d'Holbach vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • salonestrino • kemiistoEnciklopediistoadvokatotradukisto vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Holbach plejtempe vivis en Parizo, la tiama fokuso de la intelektuloj, kies centro estis la Enciklopedio kaj lia propra domo. Plena de amo por la homoj li uzis la tutan monon por la batalo kontraŭ antaŭjuĝoj propagandante la veron. Laŭ Holbach la destino de la homoj estus esti feliĉaj. Sekve oni devas forpreni ĉiun obstaklojn, inter kiuj difinus Holbach kaj la religiojn. Kontraŭe helpus la natursciencoj kiuj liberigus la homan spiriton de ĉiuj eraroj kaj preparigus ĝin bone por la estonteco.

Agado kontraŭreligia redakti

Inter la kontraŭreligiaj verkoj nombriĝas jenaj kelkaj furoraĵoj:

  • Christianisme dévoilé (London 1767);
  • Examen critique de la vie et des ouvrages de saint Paul (London 1770);
  • La contagion sacrée (1767);
  • De l'imposture sacerdotale (1767);
  • Les prêtres démasqués (1768);
  • L'esprit du judaïsme (1770);
  • Ecce homo / Histoire critique de Jésus-Christ, ou analyse raisonnée des évangiles (1770, Edinburgh 1799 kaj London 1813);
  • Système social (1773, 2 vol);
  • L'éthocratie, ou le gouvernement fondé sur la morale (1776)
  • kaj La morale universelle (1776).

Agado porscienca redakti

Por la natursciencoj li agis precipe per siaj plej konata libro Système de la nature (London 1770), provante doni al ili bazon metafizikan (materialisman-mekanikan). La aldona titolo ou des lois du monde physique et du monde moral klarigas bone, ke la verkinto(j) - kiel iam ĉe la etiko-libro de Spinoza - interesiĝas ne nur pri la teorioj sed sammulte pri la praktikaj konsekvencoj. La libro aperis sub la nomo de la akademiano Mirabaud kiu mortis 10 jarojn pli frue. Laŭenhave, kiel Diderot atestas, estis multe de skizoj de Mirabaud sed ankaŭ de La Grange, Naigeon kaj de aliaj.

La libro volas konvinki onin ke la materialismo kiel mondkoncepto estus konsekvenca kaj bonfara. Anstataŭ postuli de homoj esti moralaj kontraŭvole, materialismo estus la strebo natura de ĉiuj je avantaĝoj. Tio sume plialtigus la nivelon de la komunumo.

Graveco redakti

Holbach estis estimata kaj inter siaj adeptoj kaj inter la kontraŭuloj. Jean-Jacques Rousseau prenis lin kiel modelon por la figuro de la sinjoro de Wolmar en la verko La nova Helojzo. Imperiestrino Katerina la 2-a de Rusio petis la helpon de Holbach en la leĝodonado. Holbach mortis je la matenruĝo de la Franca Revolucio de 1789 kiun prepari li treege helpis.

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 468-469, kio legeblas tie ĉi interrete.