Paul Heyse

germana verkisto

Paul Johann Ludwig von Heyse (* 15-a de marto 1830 en Berlino, † 2-a de aprilo 1914 en Munkeno) estis germana verkisto kaj tradukisto.

Paul Heyse
Nobel-premiito
Heyse, pentrita de Adolph Menzel
Heyse, pentrita de Adolph Menzel
Persona informo
Naskonomo Paul Johann Ludwig von Heyse
Naskiĝo 15-an de marto 1830 (1830-03-15)
en Berlino
Morto 2-an de aprilo 1914 (1914-04-02) (84-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en Berlino • Friedrich-Wilhelms-Gymnasium vd
Subskribo Paul Heyse
Familio
Patro Karl Wilhelm Ludwig Heyse vd
Edz(in)o Anna Heyse • Margarete Heyse vd
Infanoj Ernst Heyse vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgotradukisto • romanisto • verkisto • desegnisto vd
Aktiva en BerlinoMunkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En Berlino kaj Bonn li studis klasikan kaj latinidan filologion kaj arthistorion kaj renkontiĝis i.a. kun la verkistoj Theodor Fontane kaj Joseph von Eichendorff. Grandan influon al lia verkado havis vojaĝo tra Italio dum 1852/53; post ĝi li ekloĝis en Munkeno, kie li fondis la literaturan asocion Krokodil kaj amikiĝis kun Gottfried Keller kaj Theodor Storm.

Dum sia tuta vivo Heyse verkis pli ol 150 novelojn, pli ol 20 teatraĵojn kaj kelkajn romanojn, krome li tradukis el la itala lingvo. En la jaro 1910 li estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo pro "sia perfekta kaj idealisma arto, kiu speguliĝas en longa kaj laŭdinda agado en la fako de poezio, dramo, romano kaj mondkonataj noveloj. "

Famaj verkoj redakti

  • Novellen (1855, plej fama: L'arrabiata)
  • Vier neue Novellen (1858)
  • Italienisches Liederbuch (kantoj tradukitaj el la itala, 1860)
  • Neue Novellen (1862)
  • Meraner Novellen (1864)
  • Kinder der Welt (romano, 1873)
  • Im Paradiese (romano, 1875)
  • Skizzenbuch (poemoj, 1877)
  • Troubadour-Novellen (1882)
  • Gegen den Strom (romano, 1907)

Jeno aperis en Esperanto redakti

Edziĝa festo en "Capri" : novelo / de Paul Heyse. Esp. trad. de Ludwig Emil Meier. Kun ilustr. de Fritz Bergen. - Stuttgart: Franckh'sche Verlagsbuchhandlung, [1906]. - 59 p. : ilustr.
Originalo: Hochzeit auf Capri