Paul Landowski

Paul Landowski (naskiĝis la 1-an de junio 1875 en Parizo, mortis la 31-an de marto 1961) estis franca skulptisto poldevena. Diplomito de la Nacia Altlernejo de Belartoj.

Paul Landowski
Q25675466
Paul Landowski 1913.jpg
Persona informo
Paul Landowski
Naskiĝo 1-an de junio 1875 (1875-06-01)
en 9-a arondismento de Parizo
Morto 31-an de marto 1961 (1961-03-31) (85-jara)
en Boulogne-Billancourt
Tombo Cimetière de l'avenue Pierre-Grenier [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj • Akademio de Francio en Romo [#]
Familio
Patro Edward Landowski [#]
Edz(in)o Alice Cruppi [#]
Infanoj Nadine Landowski • Marcel Landowski • Françoise Landowski-Caillet [#]
Parencoj Henri Vieuxtemps • Paweł Landowski [#]
Profesio
Okupo skulptisto • dezajnisto [#]
Aktiva en Ĝenevo [#]
Verkado
Verkoj Cain's Sons ❦
equestrian statue of Edward VII ❦
Statuo de Kristo Savinto [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Filo de januara ribelinto kontraŭ la Rusa Imperio en 1863. Mortis en Boulogne-Billancourt, kie loĝis depost 1905, ĉe la strato Max Blondat 14. Tie ĉi en ĝardeno, sub ĝi kaj en subtera galerio oni organizis muzeon, kie estas prezentataj liaj skulptaĵoj kaj projektoj (Musee-Jardin Paul Landowski). La nomon de Landowski ricevis en Boulogne-Billancourt moderna kulturcentro (Espace Landowski), kie troviĝas Muzeo de la 30-aj jaroj, kun verkoj de la artisto.

Aŭtoro de inter alie monumento al la patronino de Parizo Sankta Ĝenoveva staranta sur la ponto liganta insulon Saint-Louis, skulptaĵojn sur la Monumento al Reformacio en Ĝenevo kaj de la Statuo de Kristo Savinto en Rio de Janeiro, unu el la novaj sep mirindaĵoj de la mondo.

Privata vivoRedakti

Unua edzino de Paul Landowski estis Geneviève Nénot (1888-1911), iliaj infanoj estis Nadine Landowski (1908-1943), pentristino kaj Jean Max Landowski (1911-1943). Vidviĝinte li nuptis Amélie Cruppi, iliaj infanoj estis komponisto Marcel Landowski (1915-1999) kaj pianistino kaj pentristino Françoise Landowski-Caillet (1917-2007).

BibliografioRedakti

  • Barbara Stettner-Stefańska, Paryż po polsku (Parizo laŭ la pola vidpunkto). Unua eldono, Świat Książki, Warszawa 2001, p. 472, ISBN 83-7391-808-6
  • Paul Landowski, le temple de l'homme, catalogue de l'exposition du Petit Palais du 7 décembre 1999 au 5 mars 2000, kolektiva verko, eldonanto Paris-Musées, 1999
  • Thomas Compère-Morel, Paul Landowski, La pierre d'éternité, catalogue de l'exposition éponyme présentée à l'Historial de la Grande Guerre de Péronne, eldonanto Somogy, 2004
  • Michèle Lefrançois, Landowski, l'Œuvre sculpté - Catalogue raisonné, eldonanto Créaphis, 2009

Eksteraj ligilojRedakti