„ Kiel vojon al la bonhumoro la aŭtoro vidigis la kombinon de konfido, espero kaj homamo kun la ĝusta meza stato inter submetiĝo kaj animsendependeco. Li konsilas memtrenadon laŭ 31 reguloj (p. 97-116) kaj konstatas, ke la efikoj de bonhumoro estas fizika kaj morala sano. Post klarigo de la Cefaj higienaj ordonoj rilate nutradon, spiradon ktp. nia apostolo priparolas la sintenadon de ĉiusence sana homo kaj fine priskribas la gajnakiraĵon per sia sistemo: veran ĝojon.
La verkinto certe estas ano de memsugestado kaj profunde konas la verkojn de la anglo-amerika novspirita skolo, kies citemon li plenamplekse imitas. Sed kiel liaj antaŭuloj li ne vidas, ke melankoliulo ofte eĉ ne deziras interrilaton kun aliaj kaj ke serĉante konsolon, li bezonas patrinan animon, kiu, komprenante liajn ĉagrenojn, neniel bagateligas ilin. Ankaŭ tion li nepre ne atentas, ke por profunde sentanta homo ne nur liaj propraj suferoj estas fontoj de malĝojo, sed kelkfoje eĉ pli tiuj de liaj kunhomoj, kies feliĉigo aliflanke povas donaci al ni pli grandan ĝojon el la plej delikata spirita ĝuo. La vorto „amo“ ja troviĝas en la verko de Nyssens, la pli supera „kompato“ mankas, ĉar ĝi ŝajnas al li tro sentimentala.
Lingve precipe okulfrapas kelkaj francismoj, parte ankaŭ anglismoj: anstataŭo de „k“ per „c"-formoj. Stranga estas la uzo de neŭtra pronomo post vorto laŭsignife duseksa (homo ktp.), kie vivantaj iingvoj samkiel mortintaj uzas la maskulinan formon. Krome mi konstatis intermiksadon de „vanta“ (morala kvalito) kun „vana“ (senefika), da la transitiva „bezoni“ kun la netransitiva „necesi“. La ofte en la verko uzata „diligenti“ (sich befleißen, klopodi) same „jepensi“ estas iom nekutimaj. Anst. „mema“ oni skribu „propra“. Malsano estas „akuta“ sed ne „akra“. „Drohne“ estas „virabelo“ aŭ „fuko“ (ne „vespego“).
Al p. 168 mi aldonu al la piednoto: „entuziasmo“ laŭ greka etimologio egalas al „diozeco“. Iom da atento ankaŭ rilate la refleksivon, akuzativon kaj la uzadon de -ig kaj -iĝ! Bonaj esperantigoj estas: p. 20 posttempa (ankaŭ „nelaŭtempa“, eĉ pli bone, ĉar „post-tempa“ krome havas gramatikan sencon), p. 48 konsenti krediton (laŭ franca esprimmaniero; germane „zugestehen , p. 89 sendevigi (g. „der Pflicht überheben“) ; p. 91 iu ŝuldigas nin (wir stehen in jem-s Schuld); p. 103 homoegaleco (Ausgeglichenheit); p. 113 senbridigi (entfesseln, ĉikaze eble tro forta esprimo); p. 120 antaŭmalhelpo (Vorbeugung)! p. 140 konvenigi (anpassen); p. 165 senmalice (harmlos, sed Arglosigkeit p. 156 pli bone estas „nesuspektemo“). Pli mallonga ol „malŝanĝebligi“ (p 147) estus „stabilizi”. ” |