Paul Peeraerts

flandra lingvisto

Paul PEERAERTS [paŭl PErarts] (naskiĝis la 27-an de novembro 1946 en Antverpeno) estas flandra lingvisto kaj esperantisto. Li studis lingvojn en la altlernejo Karolo la Granda. Li laboris profesie kiel entreprena ĵurnalisto ĉe la firmao Agfa-Gevaert de 1971 ĝis 1979.

Paul Peeraerts
Paul Peeraerts en 2012
Paul Peeraerts en 2012
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1946
en Antverpeno, Belgio
Lingvoj nederlandaEsperantogermanaanglafrancahispana
Nacieco flandro
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo lingvistoesperantistoĵurnalisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Esperanto Programita, Ipernity, Facebook
Esperantistiĝis en 1965
vdr

Li esperantistiĝis en 1965 kaj estis redaktoro de la nederlandlingva priesperanta revuo Esperanto-Panorama de 1970 ĝis 1990 kaj redaktoro de la belga Esperanto-revuo Sonorilo de 1972 ĝis 1974. En 1971 li tradukis la germanan Esperanto-kurson Esperanto Programita de Hermann Behrmann al la nederlanda lingvo kaj eldonis ĝin. Li estis prezidanto de la Esperanto-grupo La Verda Stelo en Antverpeno de 1976 ĝis 1979. En 1979 li eklaboris kiel direktoro de GCA kaj poste de Flandra Esperanto-Ligo (ĝis la fino de 2011). Ekde la fondo de la internacia revuo Monato en 1980 li kunlaboris kun ĝi, parte kiel redaktoro de la rubrikoj Recenzoj (1992-1995), Noticoj (1992-1997)[1] kaj Leteroj (2006 ĝis nun), kiel ĉefredaktoro (2020 ĝis nun)[2] kaj plejparte kiel redakcia sekretario (1992 ĝis nun)[3]. Inter 2007 kaj 2017 li gvidis la esperantlingvan tradukistan skipon de la socia retejo Ipernity[4]. Li estas ano de la tradukista skipo de Tatoeba ekde 2017 kaj membro de la Akademio de Esperanto ekde 2022.

Kiam Interreto komencis populariĝi, li verkis kelkajn broŝurojn por komencantoj, kiel Interreto ... inter kio? (aperis en Esperanto, nederlanda, franca kaj angla) kaj Malgranda manlibro pri HTML (nur en Esperanto).

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko .
  2. Monato 2020/07, p. 4.
  3. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2002/08, paĝo 6: Kunlaborantoj de Monato sin prezentas .
  4. http://www.ipernity.com/user/paul_peeraerts