Paul Valéry

franca verkisto

Paul Ambroise VALÉRY (naskiĝinta en la 30-a de oktobro 1871 en Sète, mortinta en la 20-a de julio 1945 en Parizo) estis franca verkisto kaj poeto. Li estis grava reprezentanto de la malfrua simbolisma poezifarado ene de la franclingva literaturo.

Paul Valéry
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1871 (1871-10-30)
en Sète
Morto 20-an de julio 1945 (1945-07-20) (73-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Cimetière Marin, Sète vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Condorcet vd
Subskribo Paul Valéry
Memorigilo Paul Valéry
Familio
Gefratoj Jules Valéry vd
Edz(in)o Jeannie Valéry vd
Infanoj Agathe Rouart-Valéry vd
Profesio
Alia nomo Doris vd
Okupo filozofo • poeto • ĵurnalistoverkisto • eseisto • profesoro • literaturkritikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofioliteraturoliteratura kritikoĵurnalismo • eduka sistemo vd
Verkado
Verkoj Q115950265 ❦
The Crisis of the Mind vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Paul Valéry

Vivo redakti

Valéry studis en Universitato de Montpellier kaj ekloĝis en 1892 en la franca ĉefurbo, kie li aniĝis al la rondoj ĉirkaŭ Stéphane Mallarmé, konatiĝis kun André Gide kaj amikiĝis kun Edgar Degas (Degas, Danse, Dessin, 1937). Liaj fruaj, inter 1889-98, skribitaj poemoj estas kolektitaj en la libro Album de vers anciens (1921); ili plievoluigis la simbolisman poezion de Mallarmé kaj Paul Verlaine. Post 1892 Valéry komencis skribi la sume 293 kajerojn Cahiers (29 vol., 1957-1961), kiuj estis kompletigitaj ĉiun matenon de li kaj pliriĉigitis ĝis la morto de la verkinto per lingvopensoj akraj, eseoj rapidspritozaj, anekdotoj, aforismoj, grafikaĵoj kaj deseĝnajoj en ĉina inko. Temoj de la Kajeroj estas detala analizo de la homa interneco (por kio Valéry aplikis metodojn de naturscienca sekco), de liaj emocioj, sentadoj, animmaltrankvilo, ensonĝaj fartoj. Celo por la poeto estas laste ne balaste ankaŭ la rekonon de la propra identeco.

Kiel Mallarmé kaj Verlaine, ankaŭ Valéry estis konvinkita pri la memstara realeco de lingva artaĵo kaj liaj teoriaj skribaĵoj ĉiam denove pritraktas la demandon pri artista konscienco. En Introduction à la méthode de Léonard de Vinci (1895) li esploris la kreivajn principojn de Leonardo da Vinci ekemple. Aliaj eseaj tekstoj gravaj estas Discours en l'honneur de Goethe (1932) aŭ Notion générale de l'art (1935). La kurta sed impresega romanfragmento La Soirée avec Monsieur Teste (1895) rakontas la internan realecon de racie observanta geniulo kies ekziston - laŭ la antaŭparolado - "vere ne povus esti etendita je pli ol kelkaj kvaronoj da horo". Enkondukas tiun spiritan romanon - kiu tre furoris inter parizaj intelektuloj - la fama frazo "Malinteligenteco ne estas mia forto".

Antaŭ ĉio per la 3 jardekojn pli malfrue publikigitaj t.n. Testiana Valéry grave kontribuis al la prikonscienca romanfarado de la moderna epoko (Lettre de Madame Émilie Teste, 1924; Extraits du log-book de M. Teste, 1926). En la lasta fragmento Fin de M. Teste la abstrakcia figuro malaperis en por ĝi digna formo, nome ene de la beateco de la nenio.

Okupoj neverkistaj redakti

De 1897- 1900 Valéry deĵoris en la Ministerio pri defendo kaj estis inter 1900-22 membro de la novaĵagentejo Havas. Tiam li ĉefe okupiĝis pri metodika analizo de mensaj kaj psikaj procezoj. Lia literatura renomo baziĝas ĉefe sur lirikaĵoj. Jam per la en 1917 eldonita poemo La Jeune Parque pri internhoma konflikto inter intelekto kaj animo/sentoj li furoris inter kritikstoj kaj legantaro. Pli malfruaj verkoj kiel Le Cimetière marin (1920) aŭ Charmes (fina versio ne antaŭ 1926) daŭrigis tiun ĉi sukceson. En komentado pri noveldono de Charmes en 1929 Valéry evoluigis sian programon poetikan pri polifonia interpretadeblecoj de siaj poemoj (kio frape memorigas al oni la koncepti de Mallarmé pri la t.n. "malferma artaĵo").

La malfruaj prozaĵoj ampleksis ĉefe filozofiaĵojn. En Eupalinos ou L’architecte (1923) li prezentas teorion pri arkitekturo kaj muziko kiuj estus senpere najbaraj artoĝenroj. La verko Regards sur le monde actuel (1933) pritraktas la ideologiajn bazojn de moderna politiko. En 1925 li iĝis membro de la Franca Akademio kaj instruis ekde 1937 kiel profesoro pri poetiko ĉe la Kolegio de Francio. Prelege li atentigis la literaturon de Goethe, Stendhal kaj Voltaire. i.a. En la drama fragmento Mon Faust (1945) kvazaŭa "intelekta komedio" pri la motivoj de Faŭsto li reprenis centrajn ideojn de la Kajeroj.

Jenas aliaj verkoj de li: La conquête allemande (1897), L’âme et la dance (1923), Variété I-V (1924-1944), L’Idée fixe (1932) kaj Tel Quel (2 vol., 1941-1943).

Fonto redakti

Köster, Thomas: "Valéry, Paul Ambroise", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Literaturo redakti

  • Karl Alfred Blüher, Jürgen Schmidt-Radefeldt (Hrsg.): Forschungen zu Paul Valéry. (= Thematische Hefte; 1). Kiel 1988.
  • Karl Alfred Blüher: Strategie des Geistes. Paul Valérys Faust. Klostermann, Frankfurt am Main 1960.
  • Hartmut Köhler: Paul Valéry. Dichtung und Erkenntnis; das lyrische Werk im Lichte der Tagebücher. Bouvier, Bonn 1976, ISBN 3-416-01301-8.
  • Huguette Laurenti: Valéry et le théatre. Gallimard, Paris 1973
  • Franz Rauhut: Paul Valéry. Geist und Mythos (= Epoche der französischen Literatur. Band 7). Hueber, München 1930.
  • Jürgen Schmidt-Radefeldt (Hrsg.): Paul Valéry. Philosophie der Politik, Wissenschaft und Kultur. Stauffenburg Verlag, Tübingen 1999, ISBN 3-86057-079-X.
  • Ralph-Rainer Wuthenow: Paul Valéry zur Einführung. (= Zur Einführung. 159). Edition Junius, Hamburg 1997, ISBN 3-88506-959-8.
  • Joxe Azurmendi: Poesia eta filosofia: hilobiz hilobi. In: Joxe Azurmendi: Filosofia eta poesia. Jakin, Donostia 2011, ISBN 978-84-95234-43-8.
  • Benoît Peeters: Valéry. Tenter de vivre. Flammarion, collection Tandem, Paris 2014, ISBN 978-2-08-125955-3.

Omaĝoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti