Ekzistis ankaŭ germana aktoro kaj reĝisoro Paul Verhoeven.

Paul Verhoeven
Persona informo
Paul Verhoeven
Naskiĝo 18-an de julio 1938 (1938-07-18) (85-jaraĝa)
en Amsterdamo
Religio ateismo vd
Lingvoj germananederlanda vd
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno • Gymnasium Haganum • Netherlands Film Academy vd
Familio
Infanoj Helen Verhoeven • Claudia Verhoeven vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • filmaktoro • televida reĝisoro • televida produktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1960– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul Verhoeven en 2006

Paul VERHOEVEN [ˈpʌul vərˈɦuvə(n)] (naskita la 18-an de julio 1938 en Amsterdamo) estas nederlanda reĝisoro, kiu multajn jarojn vivis en Usono.

Verhoeven estis la sola ido de ĉefinstruisto Wim Verhoeven kaj ĉapelfaristo Nel van Schaardenburg, ambaŭ el Dordrecht. La familio komence loĝis en Slikkerveer (Ridderkerk), sed en 1943 transloĝiĝis al Hago, kie patro Wim iĝis ĉefinstruisto ĉe lernejo Van Heutsz en subkvartalo Bezuidenhout. Ilia loĝejo estis ne malproksima de lanĉejoj de germanaj V-2-raketoj, plurfoje bombataj de la okcidentaj aliancanoj. La perforto de la milito faris al Verhoeven neforviŝeblan impreson.

Verhoeven abiturientiĝis ĉe gimnazio Haganum en Hago kaj de 1955 al 1960 studis matematikon kaj naturajn sciencojn ĉe Rijksuniversiteit en Leiden. Dum sia lasta studjaro li frekventis ankaŭ la film-akademion.

De 1967 li estas edzo de Martine Tours, kun kiu li havas du filinojn, Claudia (1972) kaj Heleen (1974).

En 1985 Verhoeven, kiu pro siaj filmoj en Nederlando ricevis ne nur laŭdon, sed ankaŭ fortajn mallaŭdojn, iris al Usono kaj tie kreis filmojn tutmonde konatajn: RoboCop, Total Recall kaj Basic Instinct. Postaj filmoj liaj havis malpli da sukceso; en 1995 li ricevis pro la filmo Showgirls la premion Ora Frambo kiel plej malbona reĝisoro.

En 2002 li ricevis ĉe la Festivalo de la fantasta filmo en Amsterdamo premion pro sia vivtempa sukceso. Je la 1-a de junio 2004 li ricevis la verkopremion Bert Haanstra. Ja la 27-a de aprilo 2007 li estis nomumita kavaliro de la ordeno de la Nederlanda Leono.

Filmoj redakti