Temas pri svisa la astronomo Paul Wild. Koncern'al aliaj homoj kun sama nomo, vidu la paĝon Wild.


Paul Wild
Paul Wild en 2006
Paul Wild en 2006
Paul Wild en 2006
Persona informo
NomoPaul Wild
Dato de naskiĝo5-a de oktobro 1925
NaskiĝlokoWädenswil
Dato de morto2-a de julio 2014
MortolokoWabern bei Bern
Aĝo je morto88
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoSvislando
Lingvoj
Denaska lingvosvisgermana lingvo [+]
Parolata lingvogermana lingvo, svisgermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Paul Wild (naskiĝis la 5-an de oktobro 1925 en Wädenswil, mortis la 2-an de julio 2014 en Wabern bei Bern) estis svisa astronomo.

Post lernado en Zuriko, li laboris ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio en Pasadena (Usono). Sub la gvidado de Fritz Zwicky, li serĉis supernovaojn kaj galaksiojn de 1951 ĝis 1955.[1]

Li estis direktoro de la instituto de astronomio de la Universitato de Berno de 1980 ĝis 1991 kaj faris observadojn elde la Observatorio Zimmerwald, apud Berno.

Li malkovris plurajn kometojn inter kiuj la periodaj kometoj 63P/Wild, 81P/Wild, 86P/Wild et 116P/Wild. La kometo 81/P Wild iĝis fama kiam la usona kosmosondilo Stardust[2], en 2006, revenigis sur Teron iom da polvo deprenita el ĝia vosto.

Paul Wild malkovris aŭ kunmalkovris ankaŭ plurajn supernovaojn ; la unua estis SN 1954A, la lasta SN 1994M. Li malkovris ankaŭ 94 asteroidojn[3] notinde la kometan asteroidon 3552 Don Quixote.

La asteroido 1941 Wild[4] estis nomita en lia honoro


Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti