Paul Wittgenstein
Paul WITTGENSTEIN (n. 11-a de majo 1887 en Vieno, Aŭstrio, m. 3-a de marto 1961 en Usono) estis aŭstria pianisto kaj plej aĝa frato de la filozofo Ludwig Wittgenstein. Li ricevis katolikan edukadon en familio.
Paul Wittgenstein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1887 en Vieno |
Morto | 3-an de marto 1961 (73-jaraĝa) en Manhasset |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstrio Usono |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Karl Wittgenstein (mul) |
Patrino | Leopoldine 'Poldy' Kalmus (en) |
Frat(in)oj | Margaret Stonborough-Wittgenstein (en) , Ludwig Wittgenstein, Hermine Wittgenstein (en) , Helene Wittgenstein (en) , Dora Wittgenstein (en) , Rittmeister Konrad Wittgenstein (en) , Rudolf Wittgenstein (en) kaj Johannes Wittgenstein (en) |
Edz(in)o | Hilde Schania (en) |
Infanoj | Elizabeth Wittgenstein (en) , Paul Wittgenstein (en) , Johanna Wittgenstein (en) |
Okupo | |
Okupo | pianisto komponisto muzikinstruisto artkolektanto |
La edzino de Paul Wittgenstein, nome Hilde Wittgenstein, vivis de 1915 ĝis 2001.
Wittgenstein kaj ankaŭ la komponisto Ravel estis en militservo dum la Unua Mondmilito (1914 - 1918). Paul Wittgenstein perdis manon en milito. En tempo de germania tria regno oni deklaris Paul Wittgenstein-n esti aŭstria duona judo.
Pianomuziko por unusola mano
redaktiRavel komponis belan konĉerton por unusola mano. Paul Wittgenstein donis komponan mendon al Prokofjev pri piano konĉerto por unusola mano. Sed Paul Wittgenstein nur private studis la konĉerton de Prokofjev sed li ne faris koncerton.
Post la morto de Paul Wittgenstein oni faris la premieron kaj ludis la Prokofjev-an piano- konzerton. La pianisto Leon Fleiŝer, (angle: Leon Fleisher), (germane: Leon Fleischer) ludis ankaŭ la Ravel-konĉerton por unusola mano. La biografiisto Alexander Waugh, muzikfaka aŭtoro verkis libron pri Paul Wittgenstein kaj lia familio.
Libroj
redakti- The House of Wittgenstein - A Family at War by Alexander Waugh, angle, (2008) ISBN 9-78074759-185-6
- Waugh, Alexander, Das Haus Wittgenstein : Geschichte einer ungewöhnlichen Familie / Alexander Waugh ; aus dem Engl. von Susanne Röckel, 2. Aufl., Frankfurt am Main : eldonejo S. Fiŝer S. Fischer, 2009, 439 paĝoj, kun bildoj. Originala titolo: The house of Wittgenstein Bibliografio, literatura dosierujo paĝoj: 415-426, Literaturverz. S. 415 - 426 ISBN 978-3-10-092220-5 (en germana lingvo)
- « W comme Wittgenstein », in Improvisation so piano, Jean-Pierre Thiollet, Neva Éditions, 2017, p. 121-127. (ISBN 978-2-35055-228-6)