Paula Hitler

fratino de Adolfo Hitlero
(Alidirektita el Paula HITLER)

Paula HITLER (ankaŭ kiel: Paula Hiedler – kaj pli poste: Paula Wolf aŭ Wolff (laŭ moknomo de frato Adolf) (naskiĝis la 21-an de januaro de 1896 Hafeld, mortis la 1-an de junio 1960 en Berchtesgaden) estis fratino de Adolf Hitler.

Paula Hitler
Persona informo
Naskiĝo 21-an de januaro 1896 (1896-01-21)
en Hafeld
Morto 1-an de junio 1960 (1960-06-01) (64-jaraĝa)
en Berchtesgaden
Tombo Schönau am Königssee
Lingvoj germana
Loĝloko VienoBerchtesgaden
Ŝtataneco AŭstrioNazia GermanioCislajtio
Familio
Patro Alois Hitler
Patrino Klara Pölzl
Frat(in)oj Adolf Hitler • Ida Hitler • Alois Hitler, Jr. • Gustav Hitler • Otto Hitler • Edmund Hitler • Angela Hitler
Amkunulo Erwin Jekelius
Parencoj Therese Schmidt
Anton Schmidt
Johanna Pölzl
Johann Schicklgruber
Theresia Pfeisinger
Martin Hiedler
Anna Maria Göschl
Josepha Schicklgruber
Bridget Dowling
Hedwig Mickley
Eva Braun
Martin Heinrich Hammitzsch
Okupo
Okupo sekretario • housekeeper
vdr

Vivo redakti

Paula Hitler estis la plej juna (kaj sola travivinta plen-) fratino de Adolf Hitler; filino de Alois Hitler kaj ties tria edzino Klara. Laŭ asertoj de nevo William Patrick Hitler, Paula kaj Adolf ne tre ŝatis unu la alian en la junaĝo.

Ŝia sorto estas nekonata post morto de la patrino (1907). Ŝin apogis pli poste Adolf kaj Angela Hammitsch. Ŝi iam enamiĝis al judo Pickert (16), kio kaŭzis neplaĉon de Hitler. Ŝi vivis post 1938 sola kaj en malriĉaj vivkondiĉoj en subtegmenta loĝejo en Vieno. Tie ŝi alprenis la nomon „Wolff“ (verŝajne je premo de la frato).

En majo de 1945, Paula Wolff estis arestita kaj pridemandita de la usonaj okupaciantaj trupoj. Ŝi emfazis sian nekredon pri agoj de sia frato kaj malĝojon pri ties morto. "Li estis do spite al ĉio mia frato."

Paula estis liberigita kaj reiris al Vieno, kie ŝi laboris en artvendejo. La 1-an de decembro 1952 ŝi translokiĝis al 2-ĉambra loĝejo en la proksimo de Berchtesgaden, kie ŝi vivis ĝismorte.

Ŝi estis entombigita en la tombejo de Berchtesgaden kaj ŝi estas la sola persono de la familio, kiu havas la nomon "Hitler" sur la tomboŝtono.

En aŭgusto de 2005, oni anoncis trovon de la taglibro de Paula .