Paulo Casaca (n. la 2-an de julio 1957, Lisbono, Portugalio) estas portugala politikisto, membro de la Eŭropa Parlamento de la Portugala Socialista Partio (Partido Socialista); parto de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj de 1999 ĝis 2009.

Paulo Casaca
Persona informo
Paulo Casaca
Naskiĝo 2-a de julio 1957
en Lisbono, Portugalio
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Partio Portugala Socialista Partio (Partido Socialista)
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT http://paulocasaca.com/ angle
Membro de la Eŭropa Parlamento
Dum 19992004
Dum 20042009
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edukado redakti

En 1987 li diplomiĝis pri la ekonomiko de agrikultura disvolvado ĉe la Universitato de Montpellier. En 1984 li finis disertacion en la Universitato de la Acoroj kaj en 1980 li prezentis tiun pri la ekonomiko ĉe la Supera Ekonomia Instituto (Lisbono).

Akademia agado redakti

Dum sia akademia kariero Paulo Casaca lektoris en la Ekonomika Departamento de la Lisbona Konta Instituto kaj de la Universitato de la Acoroj de 1980. Krome li estis invitita profesoro de la Lisbona Teknika Universitato.

Politika agado redakti

Li estas fondinto kaj plenuma direktoro de la Sudazia Demokratia Forumo, fondinto de la internacia kunlabora asocio registrita en Bruselo ARCHumankind (“Alliance to Renew Co-operation among Humankind”), fondinto de la “Euro Reform Initiative”, konsulta firmao registrita en Bruselo Lessmeansmore, Land and Energy Sustainable Systems, partnero de la German Marshall Fund (Usono). Paulo Casaca kunlaboras ankaŭ kun neregistara organizaĵo Committee to Study the Organization of Peace.

En la Eŭropa parlamento li estis prezidanto de la delegacio pri eksteraj rilatoj kun la Parlamenta Asembleo de NATO. Li estis ankaŭ konciliano de la Konstanta Reprezentejo de Portugalio en Eŭropa Unio de 1996 ĝis 1999, estris personaron de la Ministerio pri teritoria planado kaj publikaj laboroj de 1995 ĝis 1996, estis ekonomia konsultanto de la socialisma frakcio en la parlamento de Portugalio en 1989/1990, 1992, 1994/1995. Li ankaŭ estis fondinto de la sekcio de Amnesty International en Ponta Delgada (la Acoroj).[1]

Iraka skandalo redakti

En junio 2007 eksplodis skandalo, kaŭzita de la filmetoj, enmetitaj en YouTube kaj montrintaj du deputitojn de la Eŭropa Parlamento, dancantajn kune kun anoj de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo (OMIP). Baldaŭ Paulo Casaca konfirmis, ke de la 4-a ĝis la 8-a de januaro li kune kun germana socialisto André Brie vizitis tendaron Aŝrafo en Irako. Li deklaris ke tio estis tute normala ago, ĉar OMIP ne plu estas konsiderata de Eŭropa Unio kiel terora organizaĵo. Malgraŭ tio André Brie konsilis al li ne plu vizitu Iranon pro danĝero por lia vivo.[2]

Verkoj redakti

Paulo Casaca estas aŭtoro de kelkaj libroj pri la ekonomiaj kaj sociaj aferoj, homaj rajtoj kaj religia fanatikismo.

  • Euro Reform 2014 — A proposal on reform of the Euro, Orfeu, 2014. (ĉefa autoro)
  • The Merits of Regional Cooperation — The Case of South Asia, Springer, 2014. (kunredaktanto)
  • A Green Ray over Iraq report on the future of Iraq after the elections, 2010.
  • The Hidden Invasion of Iraq, Acadia Publishing, 2008.
  • People's Mojahedin of Iran Mission Report, written with Brie, André and Zabeti, Azadeh, L'Harmattan, 2005.
  • O Princípio da Europa, Ponta Delgada, 2004.
  • Açores e o Sector Leiteiro, University of the Azores, Ponta Delgada, 1985.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Biography of Paulo Casaca (angle). Paulo Casaca (2014-11). Arkivita el la originalo je 2014-12-17. Alirita 2014-12-17.
  2. Депутаты Европарламента станцевали с иранскими "террористами" (ruse). Lenta.ru (2007-01-21). Arkivita el la originalo je 2012-12-23. Alirita 2012-12-23.