Pavel Durov
rusa entreprenisto
Pavel Valerjeviĉ DUROV (ruse Павел Валерьевич Дуров), naskiĝis en Leningrado (Sankt-Peterburgo) la 10-an de oktobro 1984, estas entreprenisto plej konata por fondado de la interkona retejo VKontakte kaj poste Telegram.[1] Li estas la pli juna frato de Nikolaj Durov.
Pavel Durov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1984 (38-jara) en Sankt-Peterburgo |
Lingvoj | rusa • angla • itala |
Ŝtataneco | Rusio • Sankta-Kito kaj Neviso • Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj • Francio • Sovetunio |
Alma mater | Faculty of Philology of Saint Petersburg State University |
Familio | |
Patro | Valerij Durov |
Frat(in)o | Nikolaj Durov |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | komputikisto • entreprenisto |
Verkoj | Telegram VKontakte |
TTT | |
Retejo | https://durov.com |
Persona vivoRedakti
Pavel Durov estas vegetarano.
La 24-a de januaro 2012 dum la konferenco « Digital Life Design » en Munkeno, Pavel rekontiĝis kun Jimmy Wales kaj faris donacon de unu miliono da dolaroj al la fondumo Vikimedio.
Ĉar li opiniis en 2014 ke Rusio estis nekongrua kun la interreta komerco[2], li forlasis Rusion por instali sin en la insuloj de Sankta-Kito kaj Neviso, federacio de Karibio (karibaj insuloj) kies civitanecon li akiris[3].
ReferencojRedakti
- ↑ "Why Telegram has become the hottest messaging app in the world", The Verge, 25-a de februaro 2014.
- ↑ (angla) Ingrid Lunden, Durov, Out For Good From VK.com, Plans A Mobile Social Network Outside Russia (definitive for de VK.com, planas moveblan socian reton ekster Rusio), TechCrunch, la 22-an de aprilo 2014, alirite la 2-an de januraro 2017.
- ↑ (angla) Vkontakte Founder Pavel Durov Becomes Citizen of St. Kitts and Nevis, The Moscow Times, la 28-an de aprilo 2014, alirite la 2-an de januaro 2017.
Vidu ankaŭRedakti
- Telegram (aplikaĵo)
- VKontakte (rusa varianto de Fejsbuko)