Pavel VONDRUŠKA (naskiĝis la 15-an de novembro 1925, České Budějovice – mortis la 5-an de februaro 2011, Praha) estis ĉeĥa aktoro, aperinta en kelkdek filmoj, origine muzika dirigento.

Pavel Vondruška
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1925 (1925-11-15)
en České Budějovice
Morto 5-an de februaro 2011 (2011-02-05) (85-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo morto per falo
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥio
Alma mater Praga Akademio de Prezentartoj
Okupo
Okupo aktorodirigentoesperantistoĥorestro • teatra aktoro
vdr

Li posedis plurajn fremdajn lingvojn, nome la francan, italan, hispanan, anglan, rusan, germanan, serbokroatan, latinon kaj Esperanton.

Biografio redakti

Li studis en konservatorio kaj daŭrigis per studado de dirigado, opera reĝio kaj dramaturgio ĉe la Muzika Fakultato de Akademio de Muzaj Artoj en Prago. Dum studado li laboris kiel akompananto de trejnantaj operkantistoj en la Nacia Teatro kaj kiel dirigento de la Praga Kantoteatro.

En la jaroj 1951 ĝis 1977 li estis sinsekve dirigento:

  • simfonia orkestro de la Armea Arta Ensemblo Vít Nejedlý
  • Moravia filharmonio Olomouc
  • operejo de Nacia Teatro Moravi-silezia en Ostrava
  • operejo de la Muzika Teatro Karlín

Inter la jaroj 1977 kaj 2009 li aktivis en la Praga Nacia Teatro kiel dirigento de orkestro de aktora ensemblo, kiam ili bezonis kanti dum spektaklo. Inter la jaroj 1977 ĝis 1998 li estis eĉ estro de tiu orkestro. Li estas konata ankaŭ kiel aŭtoro aŭ rekomponanto de scena muziko por pluraj spektakloj (ekz. „Filino de bruligisto“ de Josef Kajetán Tyl). En epizodaj roloj li aperis plurfoje eĉ kiel aktoro. Sian laboron en la Nacia Teatro li finis la 31-an de julio 2009.

En la jaroj 19692010 li estis ankaŭ membro de Teatro Jára Cimrman. Teatran laboron li forlasis pro paneanta memoro.