Pavlo TIĈINA (ukraine Павло Тичина; naskiĝis en 1891; mortis en 1967) estis ukraina poeto, publicisto, tradukisto, akademiano kaj ŝtata aganto de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko.

Павло Тичина
Persona informo
Naskonomo Павел Григорьевич Тычинин
Naskiĝo 23-a de januaro 1891
en vilaĝo Piski, nun ĉernihiva provinco
Morto 16-a de septembro 1967
en Kievo
Tombo Baikove Cemetery
Lingvoj ukrainabelorusaarmenarusalitovabulgara
Nacieco ukraino
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Kieva Nacia Ekonomika Universitato «Vadim Hetman»
Subskribo Pavlo Tiĉina
Memorigilo Pavlo Tiĉina
Okupo
Okupo verkisto • poeto • tradukistopublikigisto • literatursciencisto • politikisto
Aktivaj jaroj ekde 1906
Konata kiel poeto, akademiano, tradukisto, publicisto
Politika partio KPSU (1944-)
KP(b)U (1952-1959, 1960-)
vdr
Pavlo Tiĉina kun sia unua instruistino Serafima Moraĉevska

Tiĉina, unu el la plej gravaj ukrainaj verkistoj de la 20-a jarcento, estas noviginto de la poezia formo en la ukraina lingvo[1]. Li laboris kiel estro de Verĥovna Rada de USSR en du oficperiodoj (1953–1959), deputito de Verĥovna Rada de USSR de la 1-a kaj la 7-a oficperiodo; ministro de edukado (1943–1948); akademiano de Scienca Akademio de USSR (1929). Membro-korespondanto de Bulgara Scienca Akademio (1947); gajninto de Stalin-premio (1941) kaj Ŝevĉenka ŝtata premio (1962).

Tiĉina aŭtoris la tekston de la himno de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko.

Fininte teologian seminarion en Ĉernihivo (1913) kaj veninte al Kievo, li tuj ekbrilis kiel delikata lirikisto - reprezentanto de ukraina simbolismo - per la poemaro "La sunaj klarnetoj" (1918) kaj sekvantaj 2-3 libroj. Sed post la apero de la poemo "Partio gvidas" (1933) kaj de la samtitola poemaro (1934), verkinte odon al Stalino, li fariĝis ĉefa poeto de stalinismo en la ukraina.

Li tradukis de la armena lingvo, la belorusa, la bulgara, la kartvela, la litova. Liajn verkojn esperantigis (Ukraina Stelo, 1991, 1) Andreo Rogov, Aleksandr Logvin, Paŭlo Moĵajev, Kris Long.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti