Pavlopetri estis antikva urbo, nun troviĝanta subakve ĉe la sudaj bordoj de Lakonio en Grekio. Ĝi aĝas ĉ. 5000 jarojn kaj estas la plej malnova subakva arkeologia urbo. Ĝi estas unika, ĉar restis komplete la urba skeleto, inkluzivante stratojn, konstruaĵojn kaj tombejojn. Ĝin malkovris kaj surmapigis Nicholas Flemming en la 1960-aj jaroj. Oni tiam malkovris minimume 15 subakviĝintajn konstruaĵojn, en la 3-4 metrojn profunda marakvo. La plej novaj malkovroj en 2009 etendiĝas sur 9.000 kvadrataj metroj. Oni volas elfosi restaĵojn kaj publikigi la rezultojn ĝis 2014.

Pavlopetri
arkeologia loko [+]
Koordinatoj36° 31′ 1″ N, 22° 59′ 19″ O (mapo)36.5169822.98865Koordinatoj: 36° 31′ 1″ N, 22° 59′ 19″ O (mapo)

Pavlopetri (Grekio)
Pavlopetri (Grekio)
DEC

Map
Pavlopetri
Vikimedia Komunejo:  Archaeological site of Pavlopetri [+]
vdr

La lokon nuntempe damaĝas la ankroĵetantaj boatoj, la turistoj kaj suvenir-ĉasantoj.