Mongola Paco

(Alidirektita el Pax Mongolica)

La Mongola Imperio estis kreita de Ĝingis-Ĥano en 1206. Ĉi tiu, post longaj internaj bataloj, arigis diversajn mongolajn tribojn sub lia rego, engagiĝante ilin en la ekspansio kiu kreus unu el la plej grandaj imperioj de la historio.

La mongola supereco produktis miksaĵoj el kulturoj je skalo neniam antaŭe vidata, kiu estigis la t.n. "Pax Mongolorum" aŭ Mongolan Pacon per kiu establiĝis miksaĵo inter la nomadaj mongoloj kaj la konkeritaj socioj de kamparanoj kaj komercistoj. La "mongola paco" altrudita en granda parto de Azio favorigis la kulturan kaj komercan interŝanĝon inter la vastaj teritorioj de la mongolo imperio kaj kun Okcidento.

Bona ekzemplo el tiu epoko (13-a jarcento) kaj kiu daŭrus malpli ol unu jarcento, estis la vojaĝoj de la veneciano Marko Polo kaj de aliaj komercistoj kaj misiistoj.