Pazarkule (turke: Pazarkule Sınır KapısıPazarkule Lima Pordo) estas limpasejo inter Turkio kaj Grekio je 5km de Edirne, turka urbo je la kunfluo de la riveroj Tunĝa kaj ĝia alfluanto Marica (tr: Meriç). Pere de la limpasejo Pazarkule eblas laŭ rekta vojo atingi la grekan urbon Orestiada (greke:: Ορεστιάδα), la plej juna kaj plej norda urbo en Grekio kiu estis fondita de grekaj rifuĝintoj el Adrianopolo post la Traktato de Laŭzano kiam okazis interŝango de loĝantaroj inter Turkio kaj Grekio, en kiu la rivero Marica (gr: Evros) fariĝis la nova landlimo inter la du landoj[1].

Ŝildo "Pazarkule Sini Kapisi"
Ŝildo "Pazarkule Sini Kapisi"

Pazarkule estas ĉiutage uzata plejparte de la loka loĝantaro, sed ekde la eŭropa migra krizo ankaŭ de rifuĝintoj venantaj el Turkio, inter kiuj ankaŭ beboj kaj infanoj. Migrantoj atendantaj en la regiono nek povas eniri nek eliri el ambaŭ landoj[2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (greka) Η Ορεστιάδα, ΔΗΜΟΚΡΙΤΕΙΟ ΠΑΝΕΠΙΣΤΗΜΙΟ ΘΡΑΚΗΣ, arĥivite de la originalo la 9-an de aŭgusto 2013
  2. (tr) Mahmut Hamsici, Esra Yalçınalp, Edirne'de Pazarkule Sınır Kapısı'nda bekleyiş: 'Artık geri dönüş yok' (Atendante ĉe la limpasejo Pazarkule en Edirne Ni lasis ĉion malantaŭen kaj ne plu revenas - fotoj kaj filmeto), BBC turklingve, la 29-an de februao 2020.