Donat

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Pazen)

Donat estas komunumo de la komunumaro Schams kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 208 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Donat
Blazono de Donat
Donat
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Schams
Koordinatoj  46° 47′ 54″ N 9° 25′ 45″ O / 46.79833 °N, 9.42917 °O / 46.79833; 9.42917 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 54″ N 9° 25′ 45″ O / 46.79833 °N, 9.42917 °O / 46.79833; 9.42917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 208
Areo 4,67 km²
Alteco 1043 m super marnivelo
Poŝtkodo 7433
Komunumkodo 3705
Mapo de Donat

Geografio redakti

La komunumo Donat situas en la centro de Schams ĉe la okcidenta bordo de Malantaŭa Rejno. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Donat, Pazen kaj Farden. La vilaĝoj situas sur terasoj iomete okcidente de la rivero. La vilaĝo Donat siaflanke konsistas el la tri kvartaloj Curscheglias, Tarvisch kaj Tscharvi.

Trafiko redakti

La tri vilaĝoj de la komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj, kvankam en la valo tra ĝia teritorio pasas la svisa aŭtovojo A13. La komunumo atingeblas per kurboriĉa flanka vojo de Zillis-Reischen, sur kiu ankaŭ cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo situas kvar kilometrojn nordoriente en Reischen.

Lingvoj redakti

Donat estas unu el la malmultaj komunumoj de la distrikto Malantaŭa Rejno, kie ankoraŭ konserviĝis romanĉlingva plimulto. Tamen ankaŭ en Donat dum la lastaj jaroj rimarkeblas la kresko de la germana lingvo malfavore al la romanĉa, kaj verŝajne malgraŭ la penado pro savo de la romanĉa lingvo estas nur demando de tempo, ĝis ankaŭ en Donat la romanĉlingvanoj estas malplimulto. Dum okaze de la popolnombrado de 1980 ankoraŭ 80,57% de la loĝantaro de la vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo parolis la romanĉan, tiu nombro ĝis la jaro 2000 malkreskis al 53,81%. En Pazen-Farden en la jaro 2000 la germanlingvanoj jam estis la plimulto kun 51,56% de la loĝantaro.

Historio redakti

La hodiaŭa komunumo Donat kreiĝis la 1-an de januaro 2003 per kunigo de Donat (germana skribmaniero Donath) kaj Pazen-Farden (germana skribmaniero Patzen-Fardün). [1] La malnova komunumo Pazen-Farden (respektive tiam en la germana lingvo Patzen-Fardün) siavice estiĝis en la jaro 1875 per kunigo de la tiamaj komunumoj Patzen kaj Farden.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti