Paziteo (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Paziteo. |
Paziteo estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Paziteo | |
Natura satelito de Jupitero (XXXVIII) | |
Oficiala nomo | Jupitero XXXVIII[1] |
Aliaj nomoj | S/2001 J 6 |
Historio | |
Malkovrinto | - Scott S. Sheppard - David C. Jewitt - Jan Kleyna[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
11-a de decembro 2001[1] Mauna Kea[1] |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 23 004 000 km |
Discentreco | 0,2675 |
Klinangulo | 165,138° (rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 719,44 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~2 km (averaĝe)[2] |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo |
~ 1,5 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) 0,00081 m/s2 |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,2[2] |
MalkovroRedakti
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 11-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.
Ili anoncis la 16-an de majo 2002 la malkovron de dekunu lunoj [3], inter kiuj Paziteo, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2001 J 6: sesa jupitera luno malkovrita en 2001
NomoRedakti
La 8-an de aŭgusto 2003, ĝi ricevis, aprobite de IAU [4], la nomon de Paziteo (greke: Πασιθέα, Pasithea[5]), diino de la halucinoj kaj halucinogenoj en la helena mitologio, edzino de Hipno. Ŝi estus unu el la Gracioj (aŭ Karitoj), laŭ Homero.
OrbitoRedakti
Paziteo estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la ekvatoro de Jupitero, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi tamen recevis la nomon de Pasithee, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)