Peñalsordo

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Peñalsordo (Rokego de la Surdulo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 831 loĝantoj sur areo de 47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 18 loĝantoj/km².

Peñalsordo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko La Serena
Poŝtkodo 06610
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro José Corchero Sánchez
Demografio
Loĝantaro 831  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 49′ N, 5° 7′ U (mapo)38.819722222222-5.1125Koordinatoj: 38° 49′ N, 5° 7′ U (mapo) [+]
Alto 456 m [+]
Areo 47 km² (4 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peñalsordo (Ekstremaduro)
Peñalsordo (Ekstremaduro)
DEC
Peñalsordo
Peñalsordo
situo en Ekstremaduro
Peñalsordo (Hispanio)
Peñalsordo (Hispanio)
DEC
Peñalsordo
Peñalsordo
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peñalsordo [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas peñasordeños.

Situo redakti

Peñalsordo estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 456 m; je 209 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, sed multe pli proksime de du aliaj provincaj ĉefurboj, nome je 131 km de Ciudad Real kaj je 132 km de Córdoba kaj kompreneble proksime de ambaŭ respektivaj provincoj. La surfaco de ties teritorio estas de 47 km².

 
panoramo

Historio redakti

La teritorion estis konkerita de la kastilia reĝo Ferdinando la 3-a, kiu donacis ĝin al la Templanoj en 1236 post la konkero de Córdoba, rekompence pro la helpo de templanoj en la konkero de la fortikaĵoj de Capilla, Garlitos kaj Almorchón. Post la nuligo de la templanoj en 1307 rekuperis ĝin la reĝo Ferdinando la 4-a. En 1309 estas la ordeno de Alcántara kiu ricevis la teritorion de la Encomienda de Capilla, sed ĝi redonis ĝin al la reĝo Alfonso la 11-a en 1320. Post posedo de nobelulo Alfonso Fernández Coronel la reĝo Pedro la 1-a ekposedis kaj donis ĝin al sia filino doña Beatriz. Post la entroniĝo de la duonfrato Henriko de Trastámara, tiu donacas la teritorion en 1370 al funkciulo Juan Núñez de Villazán, kiu vendis ĝin al alia nobelulo el Navaro, nome Diego López de Zúniga, en 1382. La nepo de Diego, nome Álvaro de Zúñiga, senjoro de La Peña del Sordo, poste Peñalsordo, akiris el la Katolikaj Gereĝoj, en 1485, la titolon de duko de Béjar. La Duklando de Béjar posedos Peñalsordo ĝis 1777 kiam mortas la lasta duko sensukcede.

Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj posedis la teritorion la dukoj de Benavente kaj dukoj de Osuna, el kiuj en 1844 heredas Mariano Téllez-Girón y Beaufort, kiu malŝparegas la posedaĵaron per diboĉega vivo ĝis sia morto en 1882. De tiam la loĝantoj de Peñalsordo kaj najbaraj vilaĝoj ekaĉetis la terojn de la antikva senjorlando kiu malaperis per la Desamortización de Mendizábal.

Transporto redakti

Laŭ ŝoseo redakti

La ŝoseoj de Peñalsordo estas la jenaj:

  •  EX-323  Cabeza del Buey - Limo de Provinco de Ciudad Real.
Eblas iri al Cabeza del Buey, Castuera, Villanueva de la Serena, Don Benito, MéridaBadajoz okcidenten, kaj Capilla, Chillón, Almadén, Puertollano kaj Ciudad Real orienten.
Eblas iri al Belalcázar, ties iama trajnstacio kaj la provinco de Córdoba kaj la limo kun la  CO-9403 .

Busoj redakti

Peñalsordo ĝuas rektajn ligojn per buso kun la jenaj lokoj:

Interesejoj redakti

Ĝi estas rura medio sude de la komarko La Serena, natura kaj paciga. La plej dinamika parto de la vilaĝo lokiĝas je la akso de la ŝoseo de Cabeza del Buey kaj Capilla al Almadén, kie multaj gastejoj kaj trinkejoj.

Monumentoj redakti

Parkoj kaj ĝardenoj redakti

  • Municipa parko
  • Parko sankta Ana ĉe la soŝeo al Belalcázar.

Muzeo redakti

 
Interno de la Muzeo de la "Octava del Corpus", kie videblas la historio kaj tradicio de tiu festo
  • Muzeo de la "Octava del Corpus"
Estas konstruaĵo de la 18-a jarcento, nome Pósito de Peñalsordo, ekde majo 1999 por gasti muzeon pri la festo Octava del Corpus Christi.

Festoj redakti

  • Sendube la plej grava celebro estas la "Octava del Corpus", kiu okazas la semajnfino post la tago de Corpus Cristi (Korpo de Kristo). Sabate la superulo de la frataro rajdas surĉevale la vilaĝon dum la fratoj kuniĝas portantaj torĉojn. Post tio el la balkono de la urbodomo ili diras mokpoemojn pri la jaraj eventoj de la vilaĝo. Dimanĉe estas nova rajdado kelkaj sur azenoj kaj kelkaj maskiĝas la plej fama kiel avo maskita je virino kiu portas nepon. Kelkaj svingas flagon, kelkaj ŝajnigas luktadon. Dum la diservo la fratoj sonigas siajn ŝafsonujojn kaj post la diservo ili faras homan turon sur kiu la svingisto svingas la flagon kiel simbolo de la konkero de la kastelo el la araboj.


Eksteraj ligiloj redakti

 
fasado de la Ermitejo de la Sankta Kristo
 
fasado de la Urbodomo de Peñalsordo
 
fasado de la Antikva Preĝejo de Sankta Brígida