Peĉakuĉo

prezentadmetodo

Peĉakuĉo (jap. ペチャクチャ - "senorda babilado", elparolu: peĉa-k'ĉa) estas prezentadmetodo kiu daŭras 6 minutojn kaj 40 sekundojn, ĉiam kun vida subteno en formo de ekzemple bildprezento, dum kiu la prezentanto rajtas montri nur 20 bildojn kaj paroli nur dum po 20 sekundoj pri ĉiu bildo (do 6 minutojn 40 sekundojn entute).

La formo estas tre taŭga por rapida diskonigo de novaj ideoj kaj projektoj, interalie artaj kaj modaj – sed ankaŭ sciencaj.

La metodo estis iniciita de Astrid Klein kaj Marka Dythama en 2003. Dum tielnomataj ”peĉakuĉaj noktoj” (PKN) pluraj peĉakuĉoj sinsekve montriĝas, kutime 14 (do 1 horon, 33 minutojn kaj 20 sekundojn entute).

Vidu ankaŭ redakti

Liftparolado (angle: elevator pitch), alia prezentometodo

Scio Sen Bariloj

Eksteraj ligiloj redakti

Ekzemplo de peĉakuĉo en Esperanto

Ekzemplo de peĉakuĉa prezento : Esperantistoj generas geniulojn - Antonio del Barrio

(angle) Oficiala retejo

(angla) WikiHow: Kiel doni prezenton?

(nederanda) Speak European, peĉakuĉo pri lingvoj, EUNIC

Referencoj redakti