Peĉo estas nigra glueca substanco, ekstraktata el (pina kaj alia ligna) rezino aŭ minerala gudro.

Ilaro por peĉo

Oni povas ekstrakti ĝin dum frakciigo (frakcia distilado) de terkarba gudro (je 500–600 °C). Se oni frue ĉesigas la frakciigon, estiĝas mola peĉo (moliĝanta ĉe 50 °C), se oni malfrue ĉesigas la frakciigon, estiĝas malmola peĉo (moliĝanta je 80 °C).

Ĝi estas grava liga materialo por koakso, bazmaterialo por lakoj, izolaĵoj. Oni povas produkti el ĝi eĉ koakson.