Pecos (rivero)

rivero en Usono

La rivero Pecos ([PEkos], angle Pecos River, hispane Río Pecos) originas en nord-centra Nov-Meksiko kaj fluas en Teksason, fine alfluante en la riveron Rio Grande del Norte. Ĝiaj fontoj estas sur la orienta deklivo de la montara sistemo Sangre de Cristo norde de Pecos, Nov-Meksiko, apud Santa Fe (Nov-Meksiko), ĉe alteco de preskaŭ 3600 metroj super la marnivelo. La rivero fluas 1 490 kilometrojn antaŭ atingado de la rivero Rio Grande del Norte proksime de la loĝloko Del Rio. Ĝia akvokolekta areo ampleksas proksimume 115 000 kvadratajn kilometrojn.

Pecos
rivero
Bazaj informoj
Situo Novmeksiko kaj Teksaso (Usono, Nordameriko)
Longeco 1 490 km
Fluo
Fonto apud Santa Fe (Nov-Meksiko)
- Alteco super marnivelo 3 584 m
- Koordinatoj 35° 58′ 34″ N, 105° 33′ 29″ U (mapo)35.976111111111-105.55805555556
Enfluejo en la riveron Rio Grande del Norte
- Alteco 341 m
- Koordinatoj 29° 1′ 59″ N, 101° 22′ 17″ U (mapo)29.033055555556-101.37138888889
Altecodiferenco 3 244 m
Geografio
Trairataj urboj Carlsbad (Nov-Meksiko), Pecos (Teksaso)
Map
Pecos
vdr

La nomo "Pecos" venas de esprimo de indiĝena amerika lingvo nomata keresa por samnoma historia pueblo, [p'æyok'ona].

Cetere redakti

La fikcia indiano Winnetou el la romanoj de Karl May laŭromane devenis en pueblo de la meskalero-apaĉoj borde de la rivero.

Vidu ankaŭ redakti

 
la rivero en la ŝtata parko Villanueva de Nov-Meksiko