Pedionomo

(Alidirektita el Pedionomedoj)

La pedionomo, Pedionomus torquatus, estas unika birdo klasita en sia propra genro kaj familio. Ĝi estas endemismo de herbejoj de Aŭstralio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pedionomo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Pedionomedoj Pedionomidae
Genro: Pedionomus Pedionomus
Specio: Pedionomo 'Pedionomus torquatus'
John Gould 1841
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Iam oni konsideris ĝin rilatan al Turnicedoj kaj pro tio ĝi estis lokita en la ordo de kokoformaj aŭ kun gruoj kaj raledoj en gruoformaj. Hibridigoj de DNA kaj de RAG-1 lokas ĝin kiel vadbirdon rilatan al jakanaoj (Sibley & Ahlquist 1990, Paton et al. 2003, Thomas et al. 2004, van Tuinen et al. 2004). La specio estas rimarkinda kazo de morfologia konverĝo.

Temas pri birdo simila al koturno 15 ĝis 19 cm longa. Maskla plenkreskulo estas helbruna supre, kun sablokoloraj subaj partoj kun nigraj duonlunoj. Ina plenkreskulo havas diferencigan nigroblankan kolumon kaj ruĝecan bruston, pro tio ŝi estas pli bunta, malkiel ĉe plej parto de birdaj specioj. La beko estas maldika kaj la vosto mallonga.

Tiu aŭstralazia birdo estas oficiale endanĝera specio. Malpliĝo de loĝantaro estis kaŭzita de transformigo de originaj herbejoj en terkulturejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Paton, T. A.; Baker, A. J.; Groth, J. G. & Barrowclough, G. F. (2003): RAG-1 sequences resolve phylogenetic relationships within charadriiform birds. Molecular Phylogenetics and Evolution 29: 268-278. COI:10.1016/S1055-7903(03)00098-8 (HTML resumo)
  • van Tuinen, Marcel; Waterhouse, David & Dyke, Gareth J. (2004): Avian molecular systematics on the rebound: a fresh look at modern shorebird phylogenetic relationships. Journal of Avian Biology 35(3): 191-194. PDF plena teksto