Pedofilia gazetaro

La pedofilia gazetaro estas la aro da presitaj periodaĵoj speciale destinitaj al pedofiloj. Ĝi povas prezenti aktualaĵojn, eseojn kaj informojn pri pedofilio kaj infaneco, kaj ankaŭ erotikaĵojn.

Historio redakti

La unue konata periodaĵo ekskluzive dediĉita al pedofilio estis la akademia revuo International Journal of Greek Love (mal. IJGL), publikigita en Usono inter januaro 1965 kaj novembro 1966 de la fama numismato Walter Breen[1]. Tiu ĉi prezentiĝis kiel revuo "trimestra dediĉita al studoj literaturaj, historiaj, sociologiaj, psikologiaj kaj aliaj pri la fenomeno de la greka amo, difinita kiel la amo inter viroj kaj adoleskantoj". Malgraŭ ĝia efemereco kaj limigita cirkulado, la publikaĵo havis konsiderindan influon sur la samseksemaj akademiistoj. IJGL signifis pioniran provon publikigi sciencan revuon dediĉitan al la studado de pedofilio kaj faciligis la vojon al aliaj gravaj aktivistaj aŭ akademiaj revuoj pri la temo. La artikolo de Jonathan Drake pri la prostituado en Turkio[2] restas ankoraŭ unu el la fontoj plej cititaj pri la samseksemo en tiu lando. La artikolo de Hammond pri Paidikion[3][4], pederastia manuskripto 570-paĝa verkita de Kenneth Searight, kreinto de la helplingvo sona, ĉ. 1917, kaj la studo de Marion Z. Bradley pri la ina "Greka amo" en la moderna literaturo[5], estas aliaj kontribuaĵoj kiuj helpis por debato.

Inter la fino de la 1960aj jaroj kaj komence de la 1970aj, en landoj kiaj Danio, Germanio, Nederlando, Svedio kaj Usono, profitante kaŝpasejon kiu permesis la distribuadon de infana pornografio, aperadis presitaj revuoj kiaj Lolita[6] Piccolo, Boy kaj aliaj, en kiuj aperis de simplaj infanaj nudaĵoj ĝis scenoj de eksplicita sekso, same de incesto kiel de seksumado kun neplenaĝuloj[7]. En kelkaj kazoj, komercaj produktofirmaoj kiaj Color Climax Corporation surprenis ilian distribuadon[8], Pro la pliseverigo de la leĝoj pri pornografio[9] tiu ĉi tipo de revuoj ĉesis aperadi.

En 1979 aperis la unua numero de Pan: A Magazine About Boy-Love (poste Paedo Alert News), internacia anglalingva revuo adresita al la samseksemaj pedofiloj, oficiale publikigita en Nederlando fare de la asocio Spartacus kaj eldonita de John D. Stamford kaj Frank Torey. Ĝi prezentis aktualaĵojn, artikolojn, fotaĵojn de knaboj (sen nudaĵoj) kaj aliajn enhavojn interesajn por la knabamantoj. Entute aperadis 21 numeroj, ĝis decembro 1985. Fakuloj kiaj Frits Bernard kaj Edward Brongersma ofte kunlaboris.

Dum la 1980aj jaroj, paralele kun la bultenoj de la pedofiliaj asocioj, aperadis diversaj revuoj pli malpli ligitaj al la pedofilia movado, kiaj Palestra (1985)[10]Gaie France (1986-1993), samseksema revuo proksima al la franca Nova Dekstro, fondita de Michel Caignet. Ankaŭ aperadis multaj fotografiaj revuoj: Backside[11] (1983-1985), Beach Boys (1985-1986), Eklat (1985) kaj Photokid (1986).

En 1987 kreiĝis Paidika: The Journal of Paedophilia (1987-1995), akademia revuo publikigita en Nederlando, dediĉita al la studado de pedofilio el favora kaj normaliga vidpunkto[12]. Dekomence, Paidika diferencis de aliaj publikaĵoj dediĉitaj al pedofilio: ĝi havis profesian dezajnon kaj ĝiaj kunlaboraĵoj estis reviziitaj de ekspertoj. Inter la membroj de ĝia eldona estraro, kelkaj senvuale favoraj al la pedofilia aktivismo, estis fakuloj kiaj Frits Bernard, Edward Brongersma, Vern L. Bullough kaj Donald H. Mader. Dum ĝiaj naŭ jaroj da ekzistado, Paidika publikigis pli ol tridek artikolojn de akademia reserĉo (pri historio, antropologio, psikologio kaj aliaj fakoj), poezion, recenzojn de libroj kaj kritiko pri arto kaj kino. La studo de D. H. Mader pri la pederastio en la Biblio[13] kaj la transkultura studo de Robert Bauserman pri la vira pedofilio[14] estas ĝiaj plej cititaj laboraĵoj. Aliflanke, ĉio sciate pri la pedofilio de gravuloj kiel Karol Szymanowski[15] kaj Jacques d'Adelswärd-Fersen[16] estas pere de Paidika. Unu el la plej interesaj kaj pioniraj aspektoj de la revuo estis ĝiaj intervjuoj kun elstaraj specialistoj pri studado de la sekseco (inter ili Gunter Schmidt, Kenneth Plummer, John Money kaj Gilbert Herdt). La publikaĵo estis ofte atakita kaj diskreditigita kiel "pedofilia revuo" fare de siaj misfamigantoj[17]. La fakto, ke ĝi havis pedofilian karakteron kaŭzis, ke multaj minimumigis la gravecon de la aperintaj reserĉoj. Bullough kaj aliaj estis atakitaj pro ilia aparteno al ĝia eldona estraro kaj aliaj oponantoj provis diskreditigi la akademiistojn kiuj publikigis artikolojn tie aŭ donis intervjuojn (kiel Bruce Rind, Robert Bauserman kaj Ralph Underwager)[18][19][20].

En 1993, la Fondaĵo Amikejo de Nederlando publikigis la unuan numeron de Koinos, dulingva revuo en la angla kaj germana dediĉita al la beleco de la viraj adoleskantoj. Ĝi enhavas artikolojn pri arto kaj politiko, akademiajn eseojn[21][22], intervjuojn, recenzojn pri libroj kaj filmoj, rakontojn kaj fotaĵojn de knaboj, kun kontribuoj de diversaj profesiaj fotistoj. Ĝia nomo aludas la kojnean grekan, la komuna norma dialekto uzata dum la helena periodo. Ĝi aperas ĉiun kvaran monaton kaj oni povas akiri ĝin per internacia mendo kaj en limigita nombro da distribuantoj en Nederlando kaj Germanio.

Inter 2006 kaj 2010 la svedo Karl Andersson eldonis Destroyer[23], geja revuo ofciale publikigita en Ĉeĥio kaj distribuita internaciskale pere de sia retejo. Diference de plej multaj gejaj revuoj, Destroyer fokusiĝis nur sur infanoj kaj adoleskantoj[24]. Kun dezajno simila al tiu de revuoj kiaj Playboy, ĝi entenis eseojn, intervjuojn, recenzojn, raportaĵojn, fotografaĵojn, artikolojn pri kulturo kaj novelojn. Ĝi estis tre kritikita de la amaskomunikiloj kaj kontraŭpedofiliaj sektoroj pro supozeble «seksecigi» la infanojn[25], sed Andersson tuj leviĝis por defendi sian publikaĵon kaj donis intervjuojn por argumenti kontraŭ ĝiaj misfamigantoj.

Publikaĵoj laŭ landoj redakti

Jen parta listo de periodaĵoj speciale destinitaj al pedofiloj. Ĝi enhavas publikaĵojn akademiajn aŭ pri ĝenerala informo kaj ankaŭ erotikajn revuojn laŭleĝe aperintaj en kelkaj landoj ekde la fino de la 1960aj jaroj ĝis la komenco de la 1980aj:

Ĉeĥio redakti

  • Destroyer[24] (I Love Mags), 2006-10; 10 numeroj. Geja revuo. ISSN 1801-8203
  • Martin[26] (Entis Verlag), 1990-aj jaroj. Fotografia revuo.

Danio redakti

  • Boy[27] (CQC). Erotika revuo.
  • Piccolo[27] (CQC). Erotika revuo.
  • Uncle Jose[27] (CQC). Erotika revuo.

Francio redakti

  • Backside[11] (Harold Giroŭ), 1981-86. Fotografia revuo. ISSN 0755-1878.
  • Beach Boys, 1985-86. Fotografia revuo.
  • Eklat, 1985. Fotografia revuo.
  • Gaie France, 1986-1993. Ĝia vendo estis malpermesita al neplenaĝuloj, laŭ ministeria ordono de la 27-a de majo 1992[28], pro "instigo al pedofilio".
  • Jean's[29], 1985. Fotografia revuo.
  • Palestra[10], 1985. Kultura kaj diskuta revuo.
  • Photokid, 1986. Fotografia revuo.

Nederlando redakti

  • KALOS On Greek Love[30], printempo 1976; unika numero. Akademia revuo.
  • Koinos (Fondaĵo Amikejo), 1993-nun.
  • Lolita Magazine[31], 1970-1984. Erotika revuo.
  • Nicks[30], 1977-1982.
  • Paidika: The Journal of Paedophilia[12] (Stichting Paidika Foundation), 1987-1995; 12 numeroj. ISSN 0167-5907. Akademia revuo.
  • Pan: A Magazine About Boy-Love[30] (Spartacus), 1979-1985; 21 numeroj. Informa kaj diskuta revuo. ISSN 0167.4749.

Usono redakti

Bultenoj redakti

Multaj el la abundaj pedofiliaj asocioj kreitaj en Eŭropo kaj Usono ekde la 1960aj jaroj publikigis siajn proprajn bultenojn. La plej longedaŭra estas NAMBLA Bulletin, de la North American Man/Boy Love Association (NAMBLA), aperanta ekde la jaro 1980 ĝis nun. Jen parta listo de bultenoj de la diversaj eŭropaj kaj usonaj pedofiliaj asocioj:

Australia redakti

  • Rockspider (Australian Paedophile Support Group).

Britio redakti

Danio redakti

Francio redakti

Germanio redakti

  • Befreite Beziehung[33] (poste Die Zeitung) (Deutsche Studien und Arbeitsgemeinschaft Pädophilie), 12 numeroj.
  • Zeitschrift für die Emanzipation der Pädophilie (Krumme 13), 1993-1996; 5 numeroj.

Nederlando redakti

Usono redakti

  • Gayme Magazine[34] (NAMBLA).
  • NAMBLA Bulletin[35][36] (NAMBLA), 1980-nun. ISSN 9100-2624.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Norton, Rictor; Crew, Louie. "The homophobic imagination: an editorial Arkivigite je 2006-04-13 per la retarkivo Wayback Machine" (angle). College English, Vol. 36, n-ro 3 (novembro 1974), pp. 272-290.
  2. Drake, Jonathan. "'Le Vice' in Turkey" (angle). International Journal of Greek Love. Oliver Layton Press, Vol. 1, n-ro 2 (novembro 1966), pp. 13-27
  3. Hammond, Toby. "Paidikion: A paiderastic manuscript" (angle). International Journal of Greek Love. Oliver Layton Press, Vol. 1, n-ro 2 (novembro 1966), pp. 28-37.
  4. Aldrich, Robert. Colonialism and homosexuality Arkivigite je 2012-02-12 per la retarkivo Wayback Machine. Nov-Jorko: Routledge, 2003, pp. 280-281.
  5. Bradley, Marion. "Feminine Equivalents of Greek Love in Modern Fiction" (angle). International Journal of Greek Love. Oliver Layton Press, Vol. 1, n-ro 1, 1965, pp. 48-58.
  6. Howitt, Dennis; Kerry, Sheldon. Sex Offenders and the Internet (angle). Nov-Jorko: John Wiley & Sons, 2007, p. 75. ISBN 0470028009.
  7. Santiago, Pablo. Alicia en el lado oscuro (hispane). Madrido: Imagine, 2004, p. 335.ISBN 84-95882-46-9.</
  8. Jenkins, Philip. Beyond Tolerance: Child Pornography on the Internet (angle). Nov-Jorko: NYU Press, 2001, pp. 31-32. ISBN 0-8147-4263-7.
  9. Schuijer, Jan; Rossen, Benjamin. "The Trade in Child Pornography" (angle), IPT Journal, Vol. 4, 1992.
  10. 10,0 10,1 Sommaire. Palestra, 1985. (france)
  11. 11,0 11,1 Marceau, Willy. "Backside" (france). Le Petit Gredin, GRED, n-ro 6, printempo 1985.
  12. 12,0 12,1 Bullough, Vern L. "Review of Paidika: The Journal of Paedophilia". Journal of Homosexuality, Vol. 20, n-ro 1/2, 1990, pp. 319-320.
  13. Mader, Donald. "The Entimos Pais of Matthew 8:5-13 and Luke 7:1-10 Arkivigite je 2014-10-24 per la retarkivo Wayback Machine" (angle). Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. 1, n-ro 1, somero 1987, pp. 27-39. ISSN 0167-5907.
  14. Bauserman, Robert. "Man-Boy Sexual Relationships in a Cross-Cultural Perspective" (angle). Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. 2, n-ro 1, somero 1989, pp. 28-40. ISSN 0167-5907.
  15. Kennedy, Hubert. "Karol Szymanowski: His Boy-Love Novel, and the Boy He Loved". (angle). Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. 3, n-ro 3, vintro 1994, pp. 26-33. ISSN 0167-5907.
  16. H. L., Will. "A Shrine to Love and Sorrow: Jacques d'Adelswärd Fersen (1880-1923)" (angle). Paidika: The Journal of Paedophilia, Vol. 3, n-ro 2, vintro 1994, pp. 30-58. ISSN 0167-5907.
  17. Dallam, S. J. "Science or Propaganda? An Examination of Rind, Tromovitch and Bauserman" (angle). Journal of Child Sexual Abuse, Vol. 9, n-ro 3/4, 2002, pp. 109-134.
  18. Salter, Anna. Predators: Pedophiles, Rapists, And Other Sex Offenders Arkivigite je 2013-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. Nov-Jorko: Basic Books, 2004, p. 64. ISBN 0-465-07173-2.
  19. Whitfield, Charles; Silberg, Joyanna. Misinformation concerning child sexual abuse and adult survivors. Nov-Jorko: Routledge, 2002, p. 124. ISBN 0-7890-1901-9.
  20. Lilienfeld, Scott O. "When Worlds Collide: Social Science, Politics, and the Rind et al. (1998) Child Sexual Abuse Meta-Analysis" (angle). American Psychologist, Vol. 3, n-ro 57, 1998, pp. 176-188.
  21. Radical Reconsideration of the Concept of Child Sexual Abuse. Biblioteko IPCE.
  22. Youthful Sexual Experience and Well-being. Biblioteko IPCE.
  23. Destroyer Arkivigite je 2012-04-22 per la retarkivo Wayback Machine. I love mags.
  24. 24,0 24,1 Andersson, Karl. Gay Man's Worst Friend - The Story of Destroyer Magazine. Entartetes Leben, 2011. ISBN 91-633-6899-4
  25. The Beautiful Boy, The Destroyer: Sexradikalers förhandlingar om tidskriften Destroyer – en intervjustudie om anständiga bögar, fula gubbar och sexualiserade barn (svede). Universitato de Stokholmo
  26. Martin[rompita ligilo], BoyWiki. (angle)
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 27,4 27,5 27,6 Illegal and legal child porn magazines Arkivigite je 2012-04-30 per la retarkivo Wayback Machine, Archive.Childerotica.net (angle)
  28. Arrêté du ministre de l'intérieur du 27 mai 1992 portant interdiction de vente d'une revue aŭ mineurs
  29. "Livres et revues" (france). Le Petit Gredin, GRED, n-ro 6, printempo 1985.
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 Publications Arkivigite je 2011-05-25 per la retarkivo Wayback Machine, Martijn.org (angle)
  31. Lolita magazine, Webster's Online Dictionary (angle)
  32. 32,0 32,1 O'Carroll, Tom. "The Beginnings of Radical Paedophilia in Britain". En: Paedophilia: The Radical Case. Londono: Peter Owen, 1980. ISBN 0-7206-0546-6.
  33. Duraz, Serge. "En Allemagne" (france). Le Petit Gredin, GRED, n-ro 3, somero 1983.
  34. Memorandum and Order on Motions to Dismiss Arkivigite je 2005-10-23 per la retarkivo Wayback Machine (angle). United States District Court, 31-3-2003.
  35. Haggerty, George E. Gay histories and cultures: an encyclopedia. Londono: Taylor & Francis, 2000.
  36. NAMBLA Bulletin Arkivigite je 2013-10-15 per la retarkivo Wayback Machine. Bulletin Collective, Vol. XXV, n-ro 3 (septembro 2005). ISSN 9100-2624.