Pedro Bernardo [pedroberNARdo] estas municipo en la sudo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Arenas de San Pedro kaj al la jurisdikcia teritorio de Arenas de San Pedro, en la sudo de la provinco. La loknomo Pedro Bernardo estas etimologie komprenebla kiel aludo al du iamaj loĝantoj (vidu sube).

Pedro Bernardo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05470
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 771  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 15′ N, 4° 55′ U (mapo)40.242777777778-4.9147222222222Koordinatoj: 40° 15′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 801 m [+]
Areo 69 km² (6 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pedro Bernardo (Provinco Avilo)
Pedro Bernardo (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Pedro Bernardo
Pedro Bernardo (Hispanio)
Pedro Bernardo (Hispanio)
DEC
Situo de Pedro Bernardo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pedro Bernardo [+]
vdr
Pedro Bernardo en la provinco Avilo.
Panoramo.
Pilorio kiu simbolis la juran sendependecon.
Panoramo kaj rigardejo.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 69,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 807 loĝantojn. Ĝi perdis 2 500 loĝantojn el la 1910-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 100 km de Avilo, provinca ĉefurbo, 9 km de Lanzahíta —plej proksima loko ene de la Valo de Tiétar—, 30 km de Arenas de San Pedro, plej proksima urbo, kaj 125 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo.

Ĝi limas norde kun Serranillos, oriente kun Gavilanes, sude kun Buenaventura —kies teritorioj estas limigitaj per la rivero Tiétar—, sudokcidente kun Lanzahíta kaj nordoriente kun San Esteban del Valle. Pedro Bernardo estas en la orienta parto de la Sierra de Gredos, en la valo de Tiétar je altitudo de 801 msm.

Historio

redakti

Plej verŝajne estis jam loĝado en epoko de Al Andalus. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Pedro Bernardo estis menciita por la unua fojo kiel “Pero Bernaldo" en Libro de la Montería de 1348. En la 15-a jarcento tamen Diego de Jesús, lokano, en sia verko Historia de la antigua fundación é cosas memorables del lugar de Nava la Solana mencias tiun lastan nomon, kiu laŭ postaj mencioj estos anstataŭata per Pedro Bernardo alude al iuj rivalaj estroj nome Pedro Fernández kaj Bernardo Manso en la 15-a jarcento, kiu iom aspektas kiel nur popola etimologio kontraŭdirita per la Libro de la Montería de 1348.

En 1679 Pedro Bernardo ricevis titolon de villa (urbo) dum regado de Karolo la 2-a, per kio ĝi sendependiĝis el Mombeltrán. La 18-a jarcento estis la plej prospera epoko de la loko, kaj disvolviĝis diversaj industriaj sektoroj.

Fine de la 20-a jarcento (1990-aj jaroj) disiĝis parto de la teritorio kun la najbara Lanzahíta el Pedro Bernardo, pro kio parto de la forstaj kaj agrikulturaj zonoj de Macapillo, La Llanaílla kaj San Juan de Lanzahíta (inter aliaj) ekapartenis al jurisdikcio de Lanzahíta.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (figarboj, vitejoj, olivoleo, fruktarboj) kaj brutobredado (ĉefe bovoj kaj kaproj, sed ankaŭ ŝafoj kaj iom porkoj kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado kaj metiartoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindas menhiro, romiaj vilaoj, pontoj, iama urbodomo, preĝejo de la 18-a jarcento, taŭrludejo, ermitejoj kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ

redakti