Pedro Páramo estas la titolo de la unua kaj nura romano de la meksika verkisto Juan Rulfo, origine aperinta en 1955. Temas pri la dua libro de Rulfo de post El llano en llamas. Temas pri knabo kiu serĉas sian nekonitan patron tra senhoma, varmega, dezerteca medio. Dum la historio antaŭeniras, la leganto konfuziĝas ĉar ŝajne kelkaj el la aperintaj roluloj estas mortintoj, tio estas fantomoj. La temo rilatas al tre populara sento meksika rilate al mortintoj.

Pedro Páramo
Aŭtoroj
Aŭtoro Juan Rulfo
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1955
Eldonejo Fondo de Cultura Económica
Ĝenro magirealisma fikcio
vdr