Pedro Pablo Lamas Díaz

kuba esperantisto
(Alidirektita el Pedro Pablo LAMAS DÍAZ)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Pedro Pablo LAMAS DÍAZ (naskiĝis la 18-an de oktobro 1929 kaj mortis en 2014) estis honora membro de UEA kaj de Kuba Esperanto-Asocio.

Pedro Pablo Lamas Díaz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1929 (1929-10-18)
Morto 30-an de novembro 2013 (2013-11-30) (84-jaraĝa)
vdr

Li esperantistiĝis en 1962, kiam li estis gimnazia instruisto pri ekonomiko. Li fondis la unuan Esperanto-grupon en sia provinco kaj lerte eluzis la rimedojn de radio-elsendoj, revuoj, instruado, personaj intervenoj ĉe Ministerio pri Edukado k.s por disvastigi intereson kaj scion pri la lingvo tra sesdekaj kaj sepdekaj jaroj. Kune kun Raúl Juárez Sedeño li estas ĝenerale konsiderata kiel „patro“ de la hodiaŭa forta kuba movado kaj kunfondinto de Kuba Esperanto-Asocio. De 1971 ĝis 1984 li rolis kiel UEA-peranto por Kubo, kunlaboris kun ILEI kaj flegis la disvastiĝantan movadon en sia provinco. Li posedis imponan kolekton de Esperanto-libroj, kiuj estis je dispono de seriozaj studantoj.