Pekino (hotelo en Moskvo)

hotelo en Moskvo, Rusio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pekino (apartigilo)

Pekino (ruse Пеки́н) estas hotelo en Moskvo (Rusio). Ĝi situas ĉe Triumfa placo laŭ adreso: Ĝardena Ega strato, domo 5.

Hotelo "Pekino" en Moskvo

Hotelo "Pekino" estis konstruita laŭ projekto de arkitekturisto Dmitrij Ĉeĉulin.

Historio redakti

La hotelo ekfunkciis en 1950-aj jaroj. Oni supozis ke ĝi estos simbolo de amikeco de Sovetunio kaj Ĉinio; tamen dum tiu tempo politikaj rilatoj malpliboniĝis kaj pro tio solena malfermo ne okazis; nun eĉ dato de malfermo ne estas ĝuste konata.