Peleagonzalo estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Peleagonzalo estas etimologie aludo al Pelay Gonzalo ebla loĝadestro kun fometika adapto pro kontaĝo de la hispanlingva vorto "pelea" (kverelo).

Peleagonzalo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49880
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 300  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 29′ N, 5° 29′ U (mapo)41.481944444444-5.4819444444444Koordinatoj: 41° 29′ N, 5° 29′ U (mapo) [+]
Alto 651 m [+]
Areo 13,29 km² (1 329 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peleagonzalo (Provinco Zamoro)
Peleagonzalo (Provinco Zamoro)
DEC
Peleagonzalo
Peleagonzalo
Situo de Peleagonzalo
Peleagonzalo (Hispanio)
Peleagonzalo (Hispanio)
DEC
Peleagonzalo
Peleagonzalo
Situo de Peleagonzalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peleagonzalo [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,31 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 274 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun nura loĝloko Toro, kiel insulo interna. Ĝi distas 24 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Kastilia Enlanda Milito kiam okazis la Batalo de Toro fakte ĉe Peleagonzalo la 1an de Marto 1476.

En la 28a de Decembro 1860 okazis inundo de la rivero Duero kiu detruis Peleagonzalo- kaj aliajn ĉeriverajn loĝlokojn de la riverbordo proksime de Toro. La vilaĝo estis rekonstruita en sia nuna loko, nome sur la monteto de San Benito, je unu kilometro de la rivero, por eviti postajn inundojn; la nuna vilaĝo estis inaŭgurita la 29an de Septembro 1862

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti