Eŭropaj ŝpatokruraj ranoj

(Alidirektita el Pelobatedoj)

vidu ankaŭ amerikaj ŝpatokruraj ranoj

siria ŝpatokrura rano

La familio eŭropaj ŝpatokruraj ranoj (Pelobatidae) apartenas al klaso amfibioj (Amphibia) kaj ordo anuro (Anura). Ili estas indiĝenaj en Eŭropo, Mediteraneo, nordokcidenta Afriko kaj okcidenta Azio.

Videblaj malmolaj randoj de la kruro de la bruna ŝpatokrura rano

Ili grandas maks. 10 cm, ilia supra makzelo estas denta, la kruraj artikoj estas simplaj. La pupilo estas vertikala, fendoforma. Ili ŝatas la lozan grundon, kie ili povas rapide enfosi sin per la postaj kruroj, kies rando estas malmola.

Ili forlasas la grundon dum la pluva periodo kaj demetas la frajon en proviziajn flakojn. La ranidoj rapide evoluas, dum du semajnoj atingas plenkreskan formon. Tiu rapida ontogenezo estas adaptiĝo al rapida sekiĝo de la flakoj. Kelkaj el la ranidoj estas kanibalo, tiel rapidigante la kreskon, akirante la necesan proteinon.

Klafisikado redakti

La familio havas unu genron kaj 4 speciojn: