Pelophylax cerigensis
La Pelophylax cerigensis (Karpathos-rano) estas specio de ordo anuro, familio veraj ranedoj (Ranidae). Ĝi estas endema en Grekio sur insuloj Karpathos kaj Rodoso. Kelkaj aŭtoroj pridubas, ke ĝi estas aparta specio, laŭ ili, ĝi estis enportita el Anatolio.
Pelophylax cerigensis | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pelophylax cerigensis (Beerli, Hotz, Tunner, Heppich & Uzzell, 1994) | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ĝia natura vivmedio estas la mediterane-tipa arbusta vegetaĵo, konstantaj kaj provizoraj riveretoj, lagoj, lagetoj, marĉoj, plugebla tero. Ĝin minacas perdo de la vivmedio.