Peloponezo (administra regiono)
Peloponezo (greke Πελοπόννησος - Pelopónnisos) estas la nomo de unu el la 13 administraj regionoj (greke περιφέρεια - periféria) de Grekio. La administra regiono ne ampleksas la tutan teritorion de la geografia preskaŭinsulo Peloponezo, sed nur iom pli ol du trionojn ekskluzive de la nordo kaj okcidento, kiuj apartenas al la regiono Okcidenta Grekio. La teritorio do inkluzivas la historiajn regionojn Mesenio, Arkadio, Lakonio, Argolando kaj la ĉirkaŭaĵon de la urbo Korinto, kiu inkluzivas la Istmon de Korinto kaj malgrandan teritorion norde de la istmo sur la kontinenta parto de Grekio.
Peloponezo | |
greke: Περιφέρεια Πελοποννήσου Perifereia Peloponnisú | |
administra unuo | |
Masivo Kyllini kaj lago Stimfalio en antaŭo
| |
|
|
Oficiala nomo: Πελοπόννησος | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Duoninsulo | Balkano |
Prefektujoj | 5
|
Historiaj regionoj | 4
|
Parto de | Peloponezo |
Montaro | Tajgeto |
Ĉefurbo | Tripolo |
- mezo | Tripolο |
- koordinatoj | 37° 31′ 00″ N 22° 23′ 00″ O / 37.51667 °N, 22.38333 °O (mapo) |
Areo | 15 490,0 km² (1 549 000 ha) |
Loĝantaro | 650 310 (2005) |
Denseco | 41,98 loĝ./km² |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OET (UTC+3) |
Kodo | GR-J |
NUTS | GR25 |
Situo de Tripolo enkadre de Grekio
| |
![]() | |
Retpaĝo: ppel.gov.gr | |

la apostola preĝejo de Kalamata
La administra regiono Peloponezo dividiĝas en kvin provincojn ("prefektujoj", greke plurale νομοί - nomí, singulare νομός - nomós):
- Argolando (Αργολίδα/Argolída), administra centro Nafplion (Ναύπλιο/Náfplio)
- Arkadio (Αρκαδία/Arkadía), administra centro Tripoli (Τρίπολη/Trípoli)
- Korintio (Κορινθία/Korinthía), administra centro Korinto (Κόρινθος/Kórinthos)
- Lakonio (Λακωνία/Lakonía), administra centro Sparto (Σπάρτη/Spárti)
- Mesenio (Μεσσηνία/Messenía), administra centro Kalamata (Καλαμάτα/Kalamáta)