Pelton-turbino

La Pelton-turbino estas impulsturbino, kiu funkcias laŭ la dua leĝo de Neŭtono por ĉerpi energion de moviĝanta fluido uzante ties kinetan energion . La turbino estis inventita de Lester Allan Pelton en 1879.


La Pelton-turbino estas utiligata por grandaj niveldiferencoj (minimume 15 m sed kutime > 300 m ĝis 1800 m) kaj relative malgrandaj kvantoj da akvo.
La Pelton-turbino estis granda sukceso, kiam ĝi unue venis en uzo kaj estas unu el la tri plej vaste uzitaj akvo-turbinoj hodiaŭ.
Funkciprincipo
redaktiAkvo el baraĵlago en granda altitudo estas transportata per premdukto al ajuto de la turbino, kie la potenciala energio (nivelenergio) transformiĝas en kineta energio (movenergio). La akvoŝpruco atingas la trogojn de la rado kun tre granda rapido (500 km/h ĉe niveldiferenco de 1260 m).
La trogoj de la rado estas formitaj de paroj da bovloj. Kiam la akvoŝpruco trafas la eĝon inter la bovloj formantaj padelon, ĝi dividiĝas kaj ĝies fludirekto estas inversigata. Sekvas forto sur la padelo, kiu produktas laboron sur la ŝafto de la maŝino.